Tiu ekspozicio montras diversajn aspektojn de sciencaj teorioj en la relative freŝa scienco je prahistorio (kiu apenaŭ malnovas da 200 jaroj). Kvankam la ekspozicio mencias verkojn kiel la bildstrion "Rahan", kaj la romanon/filmon "La Guerre du feu / Tramonte travale por la fajro (trad. A. Albault)" de J.-H. Rosny-Aîné, ĝi ne prezentas fantaziajn teoriojn.
bildo.png1,03 MB
Plia demando : ĉu ni mem, estontece, estos taksataj "prahomoj" ? ĉu Esperantismo estos taksata kia ŝamanisma kredo ? aŭ tute inverse, ni estos taksataj "pra-Homoj" ?
[ Ĉeestis 9 kolegoj. Estis prezentitaj, krom la ekspozicio kaj ties nekomprenebla spur-ludo de la lasta salono : "Le Matin des magiciens" de Pauwels-Bergier, libroj de Charroux, k.a. ]
sidejo_jan2021_800x200.jpg40,6 kB La karan etoson de malvirtualaj parol-rondoj, de kursoj, de Esperantistaj renkontiĝoj... eniĝu : eniru la butikon, kaj ni interparolu, laŭ nia amikeca kutimo !
Ĉi-tiu kunveno okazos nur enloke, t.s. ne per interreto. Kiel kutime, nia diskuto estos tute libera.