FEI-ekzamenoj
08:30 - 16:00 (MET)
Eŭropo/Parizo
Elekti horzonon
Esperanto Provence proponas kandidatojn trapasi Esperantajn ekzamenojn

Loka

La ekzamenoj okazos en «Maison des Frères», 16 rue d’Estienne d’Orves, 83330 Le Beausset.

Du niveloj estas proponitaj :

Atesto pri Lernado
Skriba parto (1 horo) : diktaĵo ; legado kaj demandoj pri malgranda teksto, gramatikaj ekzercoj
Parola parto (20 minutoj) : laŭtvoĉa legado de teksto, demandoj pri la teksto (gramatiko kaj senco) ; komento de bildo,

Atesto pri Supera Lernado
Dutempa skriba parto : gramatika kontrolo (1 horo) - plurresponda demandaro aŭ trua ekzerco : oni devas obteni 35 / 50 poentojn por trafi la skriban parton,
Skriba parto (2 horoj) : rezumo de aŭdigita teksto, legado de teksto kaj demandoj, redakcio de ĉ. 300 vortoj pri elektita temo,
Parola parto (20 minutoj) : simplaj demandoj pri Esperanto, ĝiaj movado kaj kulturo, komento de bildo, interŝanĝo kun la jurio pri desegnita temo.

La ekzamenoj estas senpagaj por membroj de Espéranto-Provence.

Droits d’examen (por ne membroj de Espéranto-Provence)

1a nivelo : 10 eŭroj
2a nivelo : 20 eŭroj (gramatiko 8 eŭroj + skriba parto 12 eŭroj)



📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉