Ekskurso al Interna Haveno de Harburgo ktp.
10:45 - 16:30 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Ekskurso

Loka

La tiel nomata "Interna Haveno" de Harburg estas i.a. insulo kun parte iamaj havenaj funkcioj. Ĝi estas apartigita de - kaj konektita kun - la rivero Elbe per kluzo. En tiu areo dum la pasintaj jaroj kreskis interesa miksaĵo de novaj loĝkvartaloj, teknikaj entreprenoj, parko kun la iama Harburga kastelo, avangardaj restoracioj ktp. Ni renkontos je la bushaltejo "Harburg-Rathaus" (supre de la samnoma S-Bahn-stacio, je "Harburger Ring") je 10:45 h, ekveturos per buso n-ro 154 je 10:59 h. Post kvar minutoj ni estos en alia mondo. Tiun ni esploros, promenante ĉirkaŭ kvin kilometrojn, kun paŭzoj ĉe la akvo. Post tagmanĝo en restoracio en la centro de Harburg ni promenos en la naturo ĉe la pitoreska "Außenmühlenteich" - kaj finos nian ekskurson en kafejo je ĉ. 16:00 / 16:30 h. (Ŝanĝoj de la programo eblas.) Ne estos kostoj por la partopreno. Vi mem pagu veturadon, manĝon. Ni ĉiuj atentu la tiam aktualajn Corona-regulojn! Aliĝo:  info (ĉe) esperanto - hamburg . de

Atentu! Laŭ la aktualaj reguloj de la registraro de la urbo Hamburgo. 

Harburg_Binnenhafen_P9088783.JPG 268 kB
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.esperanto-hamburg.de
info(ĉe)esperanto-hamburg.de
Kulturladen St. Georg, Alexanderstr. 16, 20099 Hamburg

Interesiĝintoj

Administranto