Tema diskutado kaj Ateliero – 201: La fenomeno de ritmoj
Kunveno/Evento
201-afiŝo_Ateliero-201.jpg146 kB
La ripetiĝantaj moduloj de belaj origamiaj steloj kaj ornamaĵoj invitas nin hodiaŭ pripensi la fenomenon de ritmo. Kio estas komuna inter la rotacio de galaksio, la batado de la homa koro, la alternado de la sezonoj, poezio kaj trikado de koltuko? Ĉiuj ili ekzistas danke al ritmo – unu el la plej fundamentaj fenomenoj de la naturo, kapabla krei harmonion samtempe en la Universo kaj en nia animo. Por konvinkiĝi pri tio, ni nun kunfaldos modulajn stelon de origamio Neĝero – Caco. La modelon prezentos ĝia aŭtorino, la origamiistino el Brazilo, Jacciara Grzybovski.