Atendas vin interesa programo konsistanta el diversaj prelegoj por Esperanto-parolantoj, kursoj por progresintoj kaj komencantoj. En la libroservo vi certe trovos allogan legaĵon kaj esperantaĵojn.
Ni komencos la semajnfinon jam vendrede posttagmeze per via alvojaĝo kaj post la vespermanĝo ni aŭskultos jam la unuan prelegon kiu gvidos (ĉifoje vere!) al posta amuza kvizo. Vi eĉ povas gajni premion (promesite!). Poste ni kunsidos en etosa rondo en la knajpo (sarlande: vertŝaft'). La sabaton kaj la dimanĉon ni dediĉos al prelegoj, lingvokursoj kaj ekskursoj en la ĉirkaŭaĵon.
La kulmino de la Kultura Semajnfino estos bela, bongusta festbufedo en solena etoso sekvita de kultura prezentaĵo (muzika kaj/aŭ teatra).
La aliĝilon vi trovos baldaŭ en nia retejo
https://www.esperanto-sarlando.info/arangoj/