Dum januaro ni estis 7 partoprenantoj kaj ludis 7 ludojn: Dobble Waterproof, The Little Prince: Make Me a Planet, Land Unter, Knister, Metro, Little Town, kaj In a Grove
Jam post 2 semajnoj ni renkontiĝos kaj ludos denove, dum sabato, la 3a de februaro.
Bonvole kunportu ludojn se vi volas! Ĉiaj ludoj bonvenas! Ĉar ni uzas la spacon de la kafejo indas aĉeti manĝaĵo(j)n aŭ trinkaĵo(j)n dum la ludado, sed estas sufiĉe granda elekto, inkluzive de vegetaraj kaj veganaj ofertoj, kaj ne nur glaciaĵo kaj desertoj.
Jen la bazaj informoj:
Kiam? je sabato, la 3a de februaro 2024 ekde la 14a horo, ĝis la 20a horo
Kie? ĉe Eiscafé Kibo
Transvaalstraße 13
13351 Berlin (Wedding)
publika transporto: U6 Rehberge aŭ Seestraße, bushaltejo Transvaalstr.
Organizanto: Jessica Grasso