(de) Esperanto-Tag Baden-Württemberg 20.4.2024 in Tübingen
Die diesjährige BAVELO-Mitgliederversammlung findet in Tübingen in der Marquardtei statt. Die Marquardtei ist eine allte Brauereigaststätte, direkt neben der Brauerei Marquardt (königlicher Hoflieferant) gelegen. Vom ganzen Ensemble ist nur noch die 1907 erbaute Gaststätte erhalten. Sie liegt in der Herrenberger Str. 34, 72070 Tübingen (Koordinaten: 48.5239, 9.0472)
Im Anschluss an die Mitgliederversammlung werden wir dort gemeinsam essen. Die Marquardtei nennt sich selbst „Schnitzelakademie” – und wird für ihre Schnitzel vielfach gelobt – es gibt aber auch anderes Essen und auch veganes Speisen ist dort möglich.
Danach werden wir durch den alten Tübinger Kern „stadtgeführt”. Besonders spannend: ein Halt im Hermann-Hesse-Kabinett (Hermann Hesse hat dort seinerzeit eine Buchhändlerlehre gemacht). Schmankerl für uns: wir hören dort eins seiner Gedichte in Esperanto-Übersetzung.
Wir folgen unserm Stadtführer weiter durch die Unterstadt und schlagen dann den Weg zum Schloß Hohentübingen ein. Dort sind in der Museumsabteilung Alte Kulturen die ältesten (und schönsten ;-) Kunstwerke der Welt, nämlich die Elfenbeinfigürchen aus dem Lonetal ausgestellt sind. Nach dem Museumsbesuch genießen wir den Ausklang bei Kaffee und Kuchen.
Der Zeitplan:
10:30 BAVELO-Mitgliederversammlung in der Marquardtei anschließend Mittagessen in der Marquardtei gegen 13:30 Aufbruch zum Spaziergang durch Tübingen mit kurzem Halt im Hermann-Hesse-Kabinett Aufstieg zum Schloss Hohentübingen. Museum für alte Kulturen danach Gelegenheit zum abschließenden Kaffeetrinken
(eo) Esperanto-tago Baden-Virtemberga 20-an de aprilo 2024 en Tübingen
Ĉi-jare la BAVELO-membrokunveno okazos en Tübingen, nome en Marquardtei. Tio estas malnova bierfareja gastejo, kiu situis sur la grandega arealo de la bierfarejo Marquardt (kiu havis grandan renomon, ĉar ĝi estis proviziisto de la virtemberga reĝo en Stutgarto). De la tuta bierfareja ensemblo nenio restis krom ĵus tiu gastejo, konstruita en la jaro 1907 (bildo dekstre). Ĝi situas en Herrenberger Str. 34, 72070 Tübingen (koordinatoj: 48.5239, 9.0472)
Post la fino de la asembleo ni komune manĝos samloke. Marquardtei nomas sin mem „akademio pri koteletoj” – oni trovas multajn laŭdojn pri ĝi –. Sed ĝi ankaŭ proponas ne-koteletajn manĝaĵojn. Eĉ vegana manĝo eblas tie.
Poste oni ĉiĉeronadas nin tra la malnova urbokerno de Tübingen ('oni' estas ano de la nove refondita Esperanto-grupo de TÜ. Aparte aloga estos paŭzeto en Hermann-Hesse-Kabinett (La germana poeto/aŭtoro Hermann Hesse (1877-1962) tie lernis la fakon de librovendisto tie). Ĝuindaĵo por ni: ni tie aŭdos unu el liaj poemoj - kompreneble en Esperanta traduko.
Ni plue sekvos nian ĉiceronon tra la suba urbo kaj poste grimpos al la kastelo, la malnova burgo Hohentübingen. Tie, en la muzeo pri Malnovaj kulturoj troviĝas la plej aĝaj kaj – laŭ mi, UN – plej belaj artverkoj de la tuta mondo, nome la figuretoj el eburo (= el la pikdentegoj de elefantoj kaj mamutoj) trovitaj en la ŝvaba ĵuraso, pli ekzakte en Lonetal. Post la vizito de la muzeo ni povos ĉe kafo kaj kuko primediti la belan tagon.
La tempoplano:
10:30 BAVELO-asembleo en Marquardtei poste komuna tagmanĝo en Marquardtei
ĉ. 13:30 el al promenado tra Tübingen – . kun mallonga literatura paŭzo en . Hermann-Hesse-Kabinett – . grimpado al kastelo Hohentübingen – . kun muzeo pri antikvaj kulturoj poste eblas komuna kafumado