Dum decembro 10 homoj venis al la renkontiĝo kaj ni ludis jenajn ludojn: Blokus, Der Große Dalmuti, Tabuo en Esperanto, Trans Europa, Cinque Terre, kaj Clans
La sekva ludado okazos dum sabato, la 18a de januaro.
Bonvole kunportu ludojn se vi volas! Ĉiaj ludoj bonvenas! Ĉar ni uzas la spacon de la kafejo indas aĉeti manĝaĵo(j)n aŭ trinkaĵo(j)n dum la ludado, sed estas sufiĉe granda elekto, inkluzive de vegetaraj kaj veganaj ofertoj, kaj ne nur glaciaĵo kaj desertoj.
Jen la bazaj informoj:
Kiam? je sabato, la 18a de januaro 2025 ekde la 14a horo, ĝis ĉirkaŭ la 20a horo
Kie? ĉe Eiscafé Kibo
Transvaalstraße 13
13351 Berlin (Wedding)
publika transporto: U6 Rehberge aŭ Seestraße, bushaltejo Transvaalstr.
Organizanto: Jessica Grasso