Tema diskutado kaj Ateliero – 174: Tirharmoniko (tio estas akordiono).
Kunveno/Evento
174-afiŝo_Ateliero-174.jpg138 kB
Tirharmoniko aŭ akordiono famis jam delonge. En diversaj landoj, en diversaj epokoj, ĉi tiu muzika instrumento ĝuis grandan popularecon. Sed malmultaj tiam konsciis, ke la tirharmoniko estas perfekta modelo por demonstri la plej unikan propron de origamio – la kapablon ŝanĝi formon, grandiĝi kaj malgrandiĝi sen rompado de la tuteco. Hodiaŭ ni parolos pri la apliko de ĉi tiu formo en diversaj modernaj teknikaj aparatoj kaj faldos tirharmonikon aŭ akordionon kune kun Vera Usova.
13.07.2025, 20.00 - 21.30 laŭ la horzono de Francio (18.00-19.30 laŭ UTC) Zoom: https://us02web.zoom.us/j/87857894318 Kunven-identigilo (Meeting ID): 878 5789 4318 Pasvorto ): skribu la nomon de nia kara kaj komuna lingvo per minuskloj