LingvoKafejo
17:00 - 19:00 (MET)
Eŭropo/Bratislavo
Elekti horzonon
Dumferia renkontiĝo en Umelka

Kunveno/Evento

Karaj geamikoj!
Nia kutima ejo Quo Vadis  somere (julio, aŭgusto) ne funkcias, ni do renkontiĝos en la ĝardena restoracio Umelka.
Mi invitas vin por niaj someraj renkontiĝoj al Umelka, por diskuti pri seriozaj aferoj, interkomuniki novaĵojn, babili pri kio ajn kaj teumi/kafumi (tion proprakoste :-).
Mi ĝojas (re)vidi vin!
Amike,
Maria MINICHOVÁ
(Bratislava Esperanto-klubo BEKO)

Adreso: Umelka, Dostojevského rad 2, 811 09 Bratislava
https://umelka.com
Alveneblo: per la tramo numero 1 el la fervoja ĉefstacio (hlavná stanica) al la haltejo Šafárikovo námestie (placo de Šafárik - la oka haltejo estas nám. Ľudovíta Štúra - placo de Ľ. Štúr, bv. ne eltramiĝi, ĉar de tie la tramo tuj pluveturas al la placo de Šafárik, kiu estas la sekva haltejo).
Sekvu la horaron en la (dua) kolumno Pracovné dni, školské prázdniny (labortagoj, lernejaj ferioj).
https://imhd.sk/ba/cestovny-poriadok/linka/1/Hlavn%C3%A1-stanica/smer-Star%C3%A9-Mesto-N%C3%A1mestie-%C4%BDudov%C3%ADta-%C5%A0t%C3%BAra/ca71bb718985887f83857b71c271897183858787717b71b871898081858087837b71b6718987817b71be71897f7b71c971897f7b71b371897171cc#12.51/48.14709/17.11244
https://imhd.sk/ba/cestovny-poriadok/linka/1/N%C3%A1m-%C4%BD-%C5%A0t%C3%BAra/smer-Hlavn%C3%A1-stanica/ca71bb718985887f83857b71c271897183858787717b71b871898081858087847b71b6718981817f7b71be71897f7b71c971897f7b71b371897171cc#12.45/48.14722/17.11253
Prezoj de la veturbiletoj:
  • Baza papera 30-minuta veturbileto, aĉetebla en aŭtomatoj aŭ en la kiosko apud la fervojstacio, kostas 1,20 EUR.
  • Pensiuloj ekde 63 rajtas duonrabaton - papera bileto kostas 0,60 EUR, ĉe la kontrolo oni pruvas sian rajton (aĝon) per identiga karto.
De la tramhaltejo per kelkminuta piedmarŝado oni atingos la celon - vidu la mapon en la paĝaro de Umelka:
https://umelka.com/kontakt/
Reen al la fervoja stacidomo uzu la tramon numero 1 el la haltejo Šafárikovo námestie, la sama, sur kiu vi eltramiĝis veturinte al Umelka. La ĉefstacio estas ĝia sepa (lasta) haltejo.
https://imhd.sk/ba/cestovny-poriadok/linka/1/N%C3%A1m-%C4%BD-%C5%A0t%C3%BAra/smer-Hlavn%C3%A1-stanica/ca71bb718985887f83857b71c271897183858787717b71b871898081858087847b71b6718981817f7b71be71897f7b71c971897f7b71b371897171cc#12.45/48.14722/17.11253
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

maria.minichova(ĉe)gmail.com
Umelka, Dostojevského rad 2

Interesiĝantoj

0

Ensalutu por indiki vian interesiĝon

Administranto
User profile pictureMagdaléna FEIFIČOVÁ