Ĝi okazos sabate la 26-an de oktobro 2024 je la 8-a horo MET matene en la interreta radio “Blindzeln1”.
La intervjuo estos farita pri vojaĝo al Afriko kun vizito al la Universala Kongreso (UK) en Arusha en Tanzanio.
Doro Feuerstein parolas kun Andreas Diemel (estrarano de Germana Esperanto-Asocio) pri siaj vojaĝspertoj, impresoj pri la kongreso kaj liaj safaraj spertoj.
bonan auxskultadon deziras
Werner Groen
(Prezidanto de EBLOGO)