Jen la 2a okazo de la benkontiĝo! Tiu ĉi Eta juna evento celas konservi la bonegan etoson kiu fortigis la juna movadon hispanan en la IJK 2018 en Badaĥozo. Ĉi foje ĝi okazos en Santandero, apud la maro. La aliĝo estas senpaga, oni nur pagos la manĝojn kaj ni kune gastos en la domo de Esperantisto.