🖥 Arto-ŝoko“ - reta instru-semajnfino kun K. Kováts & S. Lelarge
Unika lingvokurso-programo surbaze de la vivo kaj arto de la granda pentristo Vincent van Gogh.

InternaciaKurso

16a – 17a de Majo 2020.
Nia reta instru-semajnfino „Arto-ŝoko“:
2 tagoj, 2 instruistoj – ALIĜU NUN!

Katalin Kováts kaj Sylvain Lelarge: Arto-ŝoko – Vivo kaj verkoj de Vincent van Gogh kaj arto, ĝenerale. 

Unika lingvokurso-programo surbaze de la vivo kaj arto de la granda pentristo Vincent van Gogh. Dum la kurso ni celas evoluigi la kompren- kaj parolkapablojn,kaj ekzercigi vin ankaŭ pri gramatiko. Vi certe riĉigos vian vortostokon rilate al arto, naturo, filozofio, sed ankaŭ pri malsano, geografio, astronomio kaj pri ĉiutagaj temoj. Kadre de la kurso ni havos ilustritajn prelegojn, solvos komprenekzercojn, diskutos, faros rolludojn, aranĝos vivpentraĵojn, partoprenos ĵuĝproceson, tradukos tekstojn, priskribos pentraĵojn, ĉiĉeronos en artgalerioj (veraj kaj kreataj de ni). Instruos: Katalin Kováts. Por partopreni oni bezonas neniun artotalenton, eĉ ne speciale kompreni kaj ŝati Van Gogh – tio venos dum la kurso! Kadre de la programo ni enrigardos ankaŭ en la koncernan – kaj el arthistoria vidpunkto tre gravan – tempoperiodon, traktos verkojn de aliaj pentristoj. La partoprenantoj estas petataj kunpreni unu el siaj ŝatataj pentraĵoj (ankaŭ kopioj taŭgas), pentritan en la 19a jarcento. La laboro dum la kurso okazas je pluraj niveloj, tial bonvenas partoprenatoj de B2 ĝis C1-C2 lingvoniveloj. Por lingve malpli fortaj okazos paralela kurso de la meza nivelo A2+ kaj B1 kun Sylvain Lelarge. Por tiuj, kiuj ne vere konas sian nivelon kaj volas scii ĝin eblos antaŭa testo.

Dato: 16. /17. majo 2020, sabato 9:30 – 12:30 h kaj 14:00 h – 17:00 h, dimanĉo 10:00 – 13:00 h
Loko: ZOOM (partopreno nur per telefono ne eblos)
Kursokotizo: 30€ /membroj de Esperanto Hamburg e.V. pagos 25 €, membroj sen enspezo 15 €
Antaŭa aliĝo necesa, bonvolu turni vin al Esperanto Hamburg e.V. ĉe info (at) esperanto-hamburg.de

Se vi havas demanojn, turnu vin al Jürgen Wulff wulff (at) esperanto-hamburg.de aŭ Ralph Glomp glomp (at) esperanto-hamburg.de
 
Samstag 16. Mai 2020 bis Sonntagvormittag 17. Mai 2020: Lern-Wochenende mit Katalin Kováts und Sylvain Lelarge
Erlebe ein einzigartiges Lern-Wochenende, das auf dem Leben und der Kunst des großen Malers Vincent van Gogh basiert. Durch den Kurs verbessern wir unser Verstehen und Sprechen und werden auch die Esperanto-Grammatik üben. Du wirst Deinen Wortschatz in Bezug auf Kunst, Natur, Philosophie, aber auch Krankheit, Geographie, Astronomie und alltägliche Themen bereichern. Katalin Kováts wird uns unterrichten. Für die Teilnahme ist kein künstlerisches Talent erforderlich, auch nicht, um Van Gogh zu verstehen und zu mögen – dies wird im Laufe des Kurses geschehen! Wir werden uns auch mit dem aus historischer Sicht relevanten Zeitraum befassen, ebenso mit Werken anderer Maler. Bitte bring ein Bild deines Lieblingsgemäldes aus dem 19. Jahrhundert mit. Katalin unterrichtet auf den Sprachniveaus von B2 bis C1-C2. Für alle anderen Esperanto-Sprecher findet ein Parallelkurs im Niveau A2+ und B1 mit Sylvain Lelarge statt. Ein vorheriger Einstufungstest ist möglich.

Kurszeiten: Samstag 16.05.2020 von 9:30 – 12:30 Uhr und von 14:00 h – 17:00 Uhr, Sonntag 17.05.2020 von 10:00 – 13:00 Uhr
Ort: Online per ZOOM (eine Teilnahme ausschließlich per Telefon ist nicht möglich), den Link erhältst du nach Anmeldung
Kursgebühr: 30 € / Mitglieder von Esperanto Hamburg e.V. 25 €, Mitglieder ohne Einkommen 15 €
Voranmeldung ist erforderlich bei Esperanto Hamburg e.V. unter info (at) esperanto-hamburg.de

Bei Fragen wende dich an Jürgen Wulff wulff (at) esperanto-hamburg.de oder Ralph Glomp glomp (at) esperanto-hamburg.de
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

esperanto-hamburg.de/programm/

Interesiĝintoj

Administranto