Komuna vizito al Bestoĝardeno Schönbrunn
13:30 - 18:30 (MET)
Eŭropo/Vieno
Elekti horzonon
Bonvenon al tut-esperanta, komuna bestoĝardenumado!

LokaAlia

Karaj samideanoj!

Kiel oni diras: Esperanto estas lingvo taŭga por ĉio.
Do, por praktiki la uzadon de Esperanto en ĉiutaga lingvo, jen la unua ekster-lernronda evento de ni:

Bestoĝardenumado en Schönbrunn!

La "Tiergarten Schönbrunn" (atingebla per metroo U4, haltejo Hietzing) ofertas la plej maljunan, ankoraŭ ekzistantan bestoĝardenon surplanede, kaj per tio, vizito tien ĉiam estas bona ideo!

Kaj precize tion ni faros sabate, la 20-an de majo!

La evento -- krom la ne-evitebla krokodilumado de komencantoj, kio estas tute en ordo -- estos tut-esperanta evento.

Kion ni ekzakte faros? Tio, ankoraŭ, restas sekreto! Ĉiuokaze, mi povas konfirmi ke ni ne ŝparas tempon nek penadon por fari tion eventon amuza, unika, kaj neforgesebla!

Ni kunvenas je la 13.30a horo ĉe la Ĉefa Enirejo de la bestoĝardeno (atingebla tra Pordego Hietzing), apud la kasoj kaj la "Wild Republic"-butiko. Do, ni eniros plej malfrue je la 14.00a horo, kaj per tio, havos sufiĉe da tempo ĝis la fermo je la 18.30a horo.

Atentu:
Aliĝo al tio evento estas deviga! Jen la retpoŝtadreso dekstre.
Se vi legas tiun tekston nur nun, kaj jam estas vendredo aŭ sabato, vi ja povos partopreni -- sed bedaŭrinde, vi ne povos partopreni nian "programon", ĉar mi bezonas sufiĉe da tempo por prepari ĉion -- kaj por certigi, ke la evento fariĝos ekzakte tiom amuza, unika kaj neforgesebla, kiel mi promesis ĝin.
Dum aliĝo, nepre indiku vian scipovan nivelon je Esperanto -- por kompreneblaj kialoj, mi urĝe bezonas ĝin por fari miajn preparojn! Estas tute en ordo se vi ne sentas "selrezista" en Esperanto aŭ ĵus komencis lerni. 
Post via aliĝo, mi sendos al vi la ceterajn detalojn. Sed notu jam nun, ke vi bezonos skribilon kaj paperon – kaj kramptabulon por krampi ambaŭ. 
Notu la enirkotizojn de la bestoĝardeno: 26 € (por plenkreskuloj), respektive 15 € (neplenaĝuloj).

Mi ĝojas pri via aliĝo aŭ iaj demandoj ajn rilate al niaj eventoj!

Plej amike
Franz-Joseph 
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

eo_wien(ĉe)yahoo.com
Schönbrunn, 1130 Wien

Interesiĝintoj

Administranto
User profile pictureFranz-Joseph Geidel