Vendreda parolrondo ĉe SAT-Amikaro, Parizo
18:30 - 21:00 (MET)
Eŭropo/Parizo
Elekti horzonon
12 Januaro 2024 : Robert Molimard forlasis nin antaŭ 3 jaroj.

Loka

12 Januaro 2024 :
Omaĝo al nia amiko Robert Molimard, kiu forlasis nin antaŭ 3 jaroj.

Profesoro Molimard, tabakologo, dediĉis sian tutan vivon por studi science la risortojn kiuj instigas homojn fumi, kaj por helpi ilin ĉesi fumadon.
La prelego de Eriko celas resumi lian libron : "La Fumado -- Ĉu vi deziras malfumadi ?"
Dum la prelego,  malvualiĝos la "sekreta armilo" de Roberto, kiu utilu al ĉiuj kiuj volas ĉesigi dependecon je fumado, alkoholo...
La temo estu ankaŭ interesa pli ĝenerale, ĉar ĝi rilatas al funkciado de nia cerbo, kaj povas doni ŝlosilojn al kiuj volas kompreni pli bone sin mem, kaj la aliulojn.
Ĉu vi konas TADEN :
https://eo.m.wikipedia.org/wiki/Tutmonda_Asocio_de_Esperantistaj_Nefumantoj  kaj ties organon "Puraj pulmoj" ?
Ni temos ankaŭ pri Spinozismo, pri la vivo en Aŭvernjaj vilaĝoj antaŭ 100 jaroj, kaj, espereble, iu alportos bonegan sekalo-panon ĵus bakitan de si mem, kiel alportis Roberto kiam li venis ĉe nian parolrondon !
https://eo.wikipedia.org/wiki/Robert_Molimard

sidejo_jan2021_800x200.jpg 40,6 kB

La karan etoson de malvirtualaj parolrondoj, de kursoj, de Esperantistaj renkontiĝoj re-spertu... eniru la butikon, kaj ni interparolu, laŭ nia amikeca kutimo !

Programo de la parolrondoj :
https://www.sat-amikaro.org/konversacia-rondo-cxiuvendrede-en-parizo?lang=eo
Ĉi-tiu kunveno okazos nur enloke, t.s. ne per interreto.
Kiel kutime, nia diskuto estos tute libera.

Dzeka+Zam-288x384-2.jpg 20,1 kB



Kore,

Zam & Dzeka.



📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.sat-amikaro.org
libroservo(ĉe)sat-amikaro.org
132-134, Boulevard Vincent-Auriol

Interesiĝintoj

Administranto