Se Vi volas dediĉi iom da tempo dum 15 tagoj por legi esperantajn librojn, samtempe batalante kun diversaj vivaj okazaĵoj kiuj detenas vin de la legado, tiam Esperanto-Sumoo estas por vi. Rekompence kaj nerimarkeble vi konstatos, ke viaj lingvoscioj pliboniĝis.
En la aranĝo lastfoje partoprenis 324 personoj el 37 landoj kaj partoprenantoj tralegis pli ol 20 000 paĝoj.
Aliĝojn la organizantoj akceptas ĝis la antaŭa tago de komenco. Ĉiuj informoj estas sur la ttt-paĝoj www.esperanto-sumoo.pl/regularo.html
Se vi jam decidis partopreni, sciu ke la plej proksima 64-a Esperanto-Sumoo komenciĝos la 12-an de julio 2020 kaj daŭros ĝis la 26-a de julio 2020.