Partoprenantoj:
Komencantoj kaj falsaj komencantoj. Progresantoj, kiuj volas ĝuste fiksi kelkajn esprimojn kaj gramatikaĵon en la memoro.
Hodiaŭ: Leciono 1, Ekzercoj verkitaj de Stefan MacGill (videbla dum la leciono). ANTAŬ OL veni al la lecionon, bonvolu rigardi kaj bone kompreni la video-lecionon de Youtube, trovebla ĉe https://www.youtube.com/watch?v=OquSnGAKYGc&t=776s. La video daŭras 26:10. Bonvolu priatenti la nomojn de la homoj, kaj kio ili estas. Tio helpos al vi por kompreni la ekzercojn, kaj por bone kompreni la sekvajn lecionojn.
Kurso-Materialo
1) La brile farita video-kurso Pasporto al la Tuta Mondo, disponebla en Youtube ĉe https://www.youtube.com/watch?v=HnwVeOjGvY0&list=PLB__w2a3x2Ae3i4XX94efg4iyk2wBcvji
2) Speciala demandaro verkita de Dennis Keefe, kiu detale pritraktas la okazaĵojn de la rakonto. Ekzercaro disponigata dum la leciono.
3) La brile verkita, kompleta, densa ekzercaro verkita de Stefan MacGill, kaj disponigebla en venontaj lecionoj -- ne en la unua, tamen.
Zooma Kunvenejo:
https://zoom.us/j/6479924300?pwd=c1pPVHNhdXFESTZGMUhXeHRNZ0hLZz09 Pasnumero: 601852
Metodo:
1) Unue, la kursgvidanto montras parteton de la filmata leciono. Post tio, li aŭ alia lernanto starigas demandon (antaŭe skribitan, kaj tuj utiligeblan) al partoprenantoj. Sufiĉas vidi la metodon unu aŭ du minutojn por kompreni ĝin.
2) En la kazo de la lernomaterialo verkita de Stefan MacGill (en postaj lecionoj), la kursgvidanto elektas partojn kaj prezentas ilin al la gelernantoj. La leciono konsistas el la respondado al tiuj ekzercoj.