*Ursula Grattapaglia parolos pri siaj pli ol sep jardekoj en Esperantujo, dum la 31a monata kunveno de VEK, la Veterana Esperantista Klubo. Ursula parolos lundon, la 4an de majo, 2026, je la 15:00 UTC (horo de Parizo kaj Romo 17:00). Post ŝia parolado, ĉeestantoj estos invititaj starigi al Ursula demandojn kaj kunhavigi anekdotojn kaj rakontojn pri ŝi.
* Bonvolu noti: ĝis la nuna momento ne certas, ĉu Ursula povas ĉeesti la kunvenon hodiaŭ. Okaze, ke ne, ni priparolos pri tio, parolantoj en la venontaj monatoj, kaj ni rememorigos, ke venontsemajne, estos la speciala kunveno pri Ivo Lapenna kaj Hamburgo 1974, kun la partopreno de Humphrey Tonkin.
2026 Kalendaro:
La 5a de januaro: Gian Carlo Fighiera
La 2a de februaro: Norma Cescotti
La 2a marto: Ursula Grattapaglia
La 6a de aprilo: D-ro SO, Gilsu
la 4a de majo: Ursula Grattapaglia
la 11a de majo: Humphrey Tonkin kaj aliaj (Lapenna kaj Hamburgo)
Junio: ?
Julio: ?
Aŭgusto: ?
Septembro: ?
Oktobro: ?
Novembro: ?
Decembro: ?
**********
Ni lanĉas la novajn retkunvenojn de VEK kun paroladoj, ĉiumonate, de eminentaj Esperantistoj kun 50, 60, 70 jaroj da sperto en Esperantujo.
El kio la nova VEK-formato konsistos? Anstataŭ ĝenerala priparolado, sen aŭ kun temo, estos la vico de individuaj veteranoj mem, kiuj prezentos, priparolos, eĉ prelegos pri si kaj pri sia tuta Esperanta vivo.
Imagu: unu el niaj karaj veteranoj povos paroli pri sia tuta Esperanta mikrokosmo de siaj verda lando. La komenco, la mezo, la nuno. La motivoj, la bariloj. La ĝojo, la malfacilaj momentoj.
Finvenke, raŭmisme. Parole, skribe, revue, klube, kongrese, pasportserve, kabee kaj restariĝe, amike kaj eĉ ame.
Kaj daŭra, aŭdebla monumento por venontaj generacioj.
Amike, Dennis Keefe.
esperanto.kurso.valencio (ĉe) gmail.com
***
Kunveno-Numero: 942 9634 8462
Pasvorto: esperanto
Dennis Keefe.
esperanto.kurso.valencio (ĉe) gmail.com