🖥 Biblia Diskutrondo Zeblica
22:00 - 23:00 (MET)
Eŭropo/Bruselo
Elekti horzonon
Internacia, ekumena grupo, kiu diskutas pri la Biblio.

Internacia

Saluton,
tutmonde nin iom regas PANDEMIO.


Chu religio kaj specife chu kristanismo havas respondojn rilate al pandemio(j)?
Kiel ni agu el kristana kredo dum tia situacio?

Jen la temo de la venonta

Biblia Diskutrondo Zeblica.


Ni renkontighos je la 6a de Februaro (dimancho) je la 22a horo lau la horo de Romo, Berlino, Varsovio, Kopenhago kaj Parizo, do je la mezeuropa (vintra / somera) tempo.

La posta kunveno okazos vershajne je la 27a de Februaro.

Bonvenon!

Via Wolfram
P.S. Se Vi havas, kunportu Vian biblion. 


Teknikaj informoj:

Rete Vi trovas esperantlingvan biblion ekzemple je la sekva adreso:
https://dli-daten.de/urban/es/artikel?id=913

Ni uzas la aplikajhon Jitsi Meet. Ne necesas registrigho. 
Nur necesas viziti la sekvan retpaghon: 
https://meet.jit.si
kaj tie entajpi la nomon de nia grupo:

Biblia Diskutrondo Zeblica

Chu demandoj, ideoj, proponoj, ... 
Kontaktu min!
Kore,
Wolfram Rohloff el Zeblico
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

keli.chez.com/
keli.prezidanto(ĉe)web.de

Interesiĝintoj

Administranto