14-a Esperantista Migrado Aŭtuna EMA 2026
Ĉiutagaj migradoj en la unika pejzaĝo de la limregiono Saksa kaj Bohemia „Svisio" – en unu de la plej okulfrapaj naturregionoj de Eŭropo.

Alia

La moto de la EMA 2026 estas: Kvar tagoj inter mil rokoj!

Ĉiutagaj migradoj en la unika pejzaĝo de la limregiono Saksa kaj Bohemia „Svisio" (Sächsisch - Böhmische Schweiz / Elbsandsteingebirge)  – en unu de la plej okulfrapaj naturregionoj de Eŭropo. La mult- kaj ofte strangforma sabloŝtona montaro estas paradizo por naturamantoj, kulturintersitaj homoj, migrantoj. Antaŭĝoju pri pentrindaj kaj ofte pentritaj pejzaĝoj apud la rivero Elbe / Labe, kun riĉa historio kaj multflankaj kulturaj ofertoj. La senlimaj migradvojoj kun vizito de naturaj kaj historiaj vidindaĵoj estos neforgeseblaj travivaĵoj.
Vespera programo oazos kun kontribuoj de la partoprenantoj. Bonvolu anonci ĝin al la organizanto.
Dosieroj
Informoj