🖥 Dialektoj kaj Indiĝenaj lingvoj
19:00 - 20:30 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Legado kaj diskutado

Kunveno/EventoAlia

Ni kune legos artikolojn el la revuo MONATO, kiuj montras la diversecon kaj la politikan, socian kaj kulturajn signifon de indiĝenaj lingvoj. En Ĉilio preskaŭ formortintaj insullingvoj estas protektataj kiel kultura heredaĵo, dum aliaj vivaj lingvoj kaŭzas debatojn pri leĝa agnosko, instruado kaj socia vastiĝo. En Venezuelo la kontakto inter indiĝenaj lingvoj kaj la hispana kaŭzis dudirektan adaptiĝon kaj la kreadon de hibridaj lingvoj kiel la „vajua-hispana“, dum en Italio la Internacia Tago de Dialektoj kaj Lokaj Lingvoj montras la riĉecon de pli ol mil dialektoj kaj centoj da lokaj lingvoj.
 
Reta renkontiĝo – Ni renkontiĝas ĵaŭde de 19:00 – 20:30 h (UTC+1).  
Ligilo por Zoom estas: https://us02web.zoom.us/j/275937442
La sekretvorto estas la jaro en kiu nia lingvo naskiĝis. 

image.png 123 kB
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.esperanto-hamburg.de
info(ĉe)esperanto-hamburg.de

Interesiĝintoj

Administranto