Martin Ptasinski (DE) parolos pri la lingvo Neo. Ĝi estas Esperantido kreita en la 1960-aj jaroj fare de belga diplomato kaj komence estis traktata kiel serioza kun-konkuranto por Esperanto. Pro la subita kaj neatendita morto de la kreinto la lingvo tamen estis forgesita. Kio domaĝas, ĉar ĝi estas plene elkonstruita esperantido.