Pri esperanto-familioj kaj multlingveco
13:00 - 15:00 (MET)
Eŭropo/Amsterdamo
Elekti horzonon
Stela Besenyei-Merger prezentos - el intervjuoj kiujn ŝi faris kun diversaj Esperanto-familioj

Internacia

 Stela Besenyei-Merger estas konata pro siaj podkastoj (LBR: Kreski kun Esperanto • A podcast on Anchor) . Ŝi intervjuis kaj -as multajn geesperantistojn. Lastatempe ŝi publikigis podkastojn de intervjuoj kun geesperantistoj kiuj multlingve edukas siajn infanojn. Stela rakontos iom pri siaj spertoj dum tiuj intervjuoj. Kial la gepatroj edukas siajn infanojn plurlingve kaj kiel ili faras tion? Kiaj sukcesoj kaj malfacilaĵoj noteblas en tiu kampo de edukado?  Kion oni povas lerni de ili? Ankaŭ vi povos starigi viajn demandojn kaj fari rimarkojn, sugestojn dum la sesio. Post la prezento Peter Ebenau rakontos pri la stato de la tradukprojekto  (“Baantjer”). Anoncu vin ĉe p.ebenau@outlook.com kun kopio al ajf.dewit@ziggo.nl. 
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.esperanto-nederland.nl/temp/L...
p.ebenau(ĉe)outlook.com
Amsterdamo

Interesiĝintoj

Administranto