Tema diskutado kaj Ateliero – 202: Sekvu la Blankan Kuniklon
Kunveno/Evento
image.png902 kB
Kial ĝuste la Blanka Kuniklo malfermas al Alico la vojon al Mirlando? Kiel literatura figuro, kreita de Lewis Carroll, fariĝis simbolo de scivolemo, serĉado kaj eliro trans la limojn de la kutima mondo?
Hodiaŭ ni parolos pri la simbolo de ĉi tiu figuro, pri tio, kial ĝi daŭre inspiras verkistojn, psikologojn kaj filozofojn, kaj poste ni sekvos la Blankan Kuniklon – ni kreos lian modelon sub la gvido de origamiistino el Brazilo, Lucia da Costa.
19.07.2026, 20.00 - 21.30 laŭ la horzono de Francio (18.00-19.30 laŭ UTC)