Vendreda parolrondo ĉe SAT-Amikaro, Parizo
16:30 - 19:00
UTC (Universala Tempo)
Elekti horzonon
15a de Majo : La Malresponsuloj.

Kunveno/Evento

"La Malresponsuloj", deveno de la Nazia reĝimo.


En la franclingva libro "Les Irresponsables" (La Malresponsuloj) Johann Chapoutot klarigas kiel la regno de la Nazia partio en Germanio estis preparata ek de 1930, pro malvigliĝo de la ordinara dekstro kiu preferis alianci kun ekstrem-dekstro, ol alianci kun maldekstro social-demokratisma.

Pri la Vajmara (Weimar) Respubliko, Chapoutot klarigas franclingve ĉe :
https://www.radiofrance.fr/franceculture/podcasts/repliques/la-republique-de-weimar-6567257.

Surbaze de ĉio-tio, ne eblas malrimarki similojn kun la nuntempo...

La franclingva vorto
"irresponsable" portas ambiguan sencon : kaj "malresponsulo" (= kiu aktive agas malresponse), kaj "neresponsulo" (= senkonsciulo) ; aliflanke, "non responsable" signifas senresponsula, t.s. kiel senintenculo aŭ kiel stultulo.

[ 11 ĉeestintoj ; Stefano resume prezentis la tezojn de Chapoutot, kaj menciis la neseparon inter la povoj leĝofara kaj ekzekutiva ; vigla estis la sekvanta interparolado : ni temis pri la moderneco de la nazia propagando, ni trovis multajn komparojn kun la nuntempo en Francio kaj en la mondo ; sed, tamen, ne ĉio kompareblas : jam dum Vajmaro (Weimar) la polico mort-pafis multegajn "ruĝajn" manifestaciantojn surstrate, kaj la epoko emis multe pli al violento ol nuntempe ; en 1928 Lucien Péraire ne rimarkis haton kontraŭ Francio ĉe Germanoj ; li tamen priskribis "ruĝan" manifestacion, kiu, post paso de jaroj, similas kiel manifestacio nazia ;  ni komentis la decidon de Makrono kiu, maldungante la tutan deputiraron de nacia asembleo lastjare, kaŭzis ĥaoson ; la komparo de Chapoutot inter estrado ĉe entrepreno ("management") kaj naziaj metodoj estis menciita ; komentita ankaŭ estis la diferenco inter "politiko" kaj violento ; fine, la 4 lastaj ĉeestantoj disiĝis je la 23-a. ]


sidejo_jan2021_800x200.jpg 40,6 kB

La karan etoson de malvirtualaj parol-rondoj, de kursoj, de Esperantistaj renkontiĝoj... eniĝu : eniru la butikon, kaj ni interparolu, laŭ nia amikeca kutimo !

Ĉi-tiu kunveno okazos nur enloke, t.s. ne per interreto.
Kiel kutime, nia diskuto estos tute libera.

Dzeka+Zam-288x384-2.jpg 20,1 kB



Kore,

Zam & Dzeka.



📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.sat-amikaro.org
libroservo(ĉe)sat-amikaro.org
132-134, Boulevard Vincent-Auriol, Paris 13

Interesiĝintoj

Administranto