Geokaŝado kun steloj
14:00 - 20:00 (MET)
Eŭropo/Bruselo
Elekti horzonon
Ni promenos tra la urbo, serĉos geokaŝejojn kaj kaŝos stelo-monerojn

Loka

La 14an de septembro la loka grupo de Loveno,  Esperanto 3000, organizas promenadon tra la urbo kun geokaŝado. Ni renkontiĝos je la 14h ĉe la stacidomo de Loveno. Ne timu, se vi ne scias kio estas geokaŝado. Ni klarigos ĉion kaj ekzistas ampleksa vikipedia artikolo pri la temo: https://eo.wikipedia.org/wiki/Geokaŝado

14:00
Rendevuo ĉe la stacidomo de Loveno
Klarigo pri geokaŝado

14:30 - 17:30
Geokaŝado-ludon dum kiu ni provos postlasi esperantaĵojn en la dise kaŝitaj lokoj. 
Samtempe ni povos lasi esperantajn (lerno)librojn en stratbibliotekoj por varbi/informi pri Esperanto.

(Informe: ni ne promenos rapide, nek konstante.)

18:00 - 20:00
Libervola komuna vespermanĝo 

📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉