En la programo estos prezentita nova Esperanto-libro "Homa koro senĉese soipiras" (poezio de konata kroata poeto Petar Preradović), eldonita de Bjelovara Esperantista Societo.
Ni rememoros ankaŭ pri la milito en Ukrainio, prezentonte la libron de ukraina Esperanto-verkistino Tatjana Auderskaja el Odeso ("Nokta vojaĝo"), eldonita ĉi-somere de Dokumenta Esperanto-Centro.
Ni atentigos pri la minaco de uzado de nukleaj armiloj, rememorante pri la fama libro "Tragedio en la Universo", eldonita en 1961 de esperantistoj-astronomoj el Zagrebo.