🖥 IREA Okazigas: "Kunpens(ig)ado: Esperanto kaj Universitatoj" (La 9-a sesio)
14:30 - 16:30
Etc/UTC
Elekti horzonon
De Internaciaj Korespondaj Esperanto-Universitatoj ĝis Internaciaj Virtualaj Esperanto-Universitatoj - Ĉu Ĉio nur Fantazio? Kial ne Okazas Io?

Internacia

IREA Okazigas:

Kunpens(ig)ado: Esperanto kaj Universitatoj (La 9-a sesio)
De Internaciaj Korespondaj Esperanto-Universitatoj ĝis Internaciaj Virtualaj Esperanto-Universitatoj - Ĉu Ĉio nur Fantazio? Kial ne Okazas Io?

La registritajn filmojn de la 8 antaŭaj sesioj - kun partopreno de ĉ. 40 samideanoj, kaj kontribuoj de i.a. geprofesoroj Illona Koutny, Nina Daniljuk, Humphrey Tonkin, Renato Corsetti, Orlando Raola, Dennis Keefe, Vincente Manzano-Arrondo kaj Amri Wandel - vi povas spekti en:
https://www.espero.ir/eo/kunpensado/

La 9-a sesio okazos: lunde, la 5an de oktobro 2020 , je la 14:30 laŭ UTC

Jen la ligilo al la virtualejo en Zoom: https://us02web.zoom.us/j/84502260578
Kunven-Identigilo (Meeting ID): 845 0226 0578
Pasvorto (Password): la nomo de nia karega lingvo per minusklaj literoj

Ekde la projekto de Internacia Koresponda Universitato Komenio (Comenius) en la 1980aj jaroj ĝis la hodiaŭa Internacia Reta Esperanto-Universitato; Ni invitas ĉiujn partopreni en nia Kunpens(ig)ado pri Esperanto kaj Universitatoj, i. a. kaj speciale tiujn, kiuj interesiĝas pri tiaj universitatoj el establoj kiel ĈEL (kaj ĉinaj universitatoj), AIS, IKU (ISU), E@I, CED, ESF, ILEI, UEA, TEJO, KAEST, ...
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.espero.ir
info(ĉe)espero.ir

Interesiĝintoj

Administranto