🖥 Babilrondo de SAT-Amikaro: ĉeesta kaj reta
18:30 - 20:30 (MET)
Eŭropo/Parizo
Elekti horzonon
Ni feliĉas rekomenci nian kutiman parolrondon ĉe la sidejo de SAT-Amikaro ! 📢

InternaciaLoka

Fine de la lastsemajna reta babilrondo, aperis la demando pri konsekvencoj de la krizo en la medio de sociaj rilatoj.
Probable, la timo pro infektiĝo, la maskoj sur la vizaĝoj, pli kaj pli distancigos homojn unuj de la aliaj.
Tamen, ĉu tia afero estas nova? Oni komparu kun la sociaj apartigoj/iĝoj de maljunuloj, kun la timo pro aliuloj, fremduloj, nombru la prigardajn surstratajn kameraojn, helikopteretojn, murojn, limojn, policistojn…
Esperantistoj celas malkonstrui limojn inter homoj, ĉu ne? do kiel reagi, kiel lukti, kiel prizorgi niajn sociajn rilatojn, kamaradojn, amikojn, familianojn…
Tiucele, rendevuo ĉe la sidejo, de Sat-amikaro, por gustumi bonan momenton inter amikoj, kun unu bona glaso de vino! 

La babilrondo restos ankoraŭ interrete* atingebla por niaj amikoj, Francoj aŭ ne, kiuj ne povos ĉeesti surloke: https://meet.jit.si/satamtam

Do ĝis la venonta vendredo, fizike aŭ virtuale, 
la 15 de majo je la 18a kaj duono!  

Pro ĉies bonfarto,
pro kronviruso 19,
ni starigu distancojn

* Bonvolu konekti nur mikrofonon, ne kameraon, kaj indiki vian (krom)nomon kaj urbon. 

Eblas konekti sen komputilo al la diskuto ĉe Jitsi, per ordinara telefono : — 1) Telefoni al 01 84 88 64 78 (kostas kiom alvoki en Francio(n)), iu voĉo petas (anglalingve) kodon. — 2) Tajpi la PIN-kodon de la diskuto Satamtam : 20 31 34 45 15 # (ne forgesi aldoni la "#", kaj ne malsciu, ke via telefonnumero estos videbla sur la ekranoj).

https://www.youtube.com/watch?v=F2wIYCcpAOs&feature=youtu.be
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉