🖥 Programo de La Verda Stelo ☆ Programma van Esperanto-Antwerpen
20:00 - 21:30 (MET)
Eŭropo/Bruselo
Elekti horzonon
Vendreda programo de La Verda Stelo

Loka

La 21an de junio 2024 je la 8a horo vespere Loïc Rossi prelegos antaŭ la grupoj de Antverpeno kaj Londono pri „La universo multkolora”.
La belaj fotoj de la kosmo, kiujn oni povas vidi en revuoj aŭ en Interreto estas tre koloraj. Sed de kie venas la koloroj de la astroj? Kiel oni akiras tiajn fotojn? Kaj kion ili signifas?
En tiu prelego Loïc Rossi provos klarigi kial kaj kiel la universo povas esti multkolora, eĉ en la nigra nokto. Kaj li montros al vi, ke tiuj belaj bildoj plejofte mensogas ...


Nian retpaĝon vi trovas tra: https://www.esperanto.be/antwerpen
Facebook-paĝo ĉe: La Verda Stelo Antverpeno

===================

Tiu ĉi programero okazos hibride kaj kunlabore de la Londona Esperanto-Klubo ekde la 20a horo antverpena tempo en interreto per "ZOOM".

Petu la enirkodon ĉe esperanto-antwerpen@esperanto.be antaŭ 18:00 CET.
Vi tiam ricevos retmesaĝon kun informoj vendredposttagmeze.
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉