14a Himalaja Renkontiĝo
Konigi la mondon al Nepalo, kaj Nepalon al la mondo per Esperanto.

Internacia

Jen la programdetalo de la 14-a Himalaja Renkontiĝo 2024:

Nepala Esperanto-Asocio ĝojas anonci la 14-an Internacian Himalajan Renkontiĝon 2024 por konigi sian landon al alilandaj esperantistoj. Apenaŭ ekzistas iu lando en la mondo kiu povus rangi samnivele kun Nepalo rilate al natura, lingva, etna kaj kultura diverseco. Partoprenante la Renkontiĝon, vi havos ŝancon formi vian propran bildon de la lando kaj samtempe konatiĝi kun lokaj kaj alilokaj esperantistoj kiujpartoprenos la samajn programerojn. Ni bonvenigas ankaŭ homojn kiuj volas komenci lerni Esperanton dum la Renkontiĝo.

La programo estas planita por taŭgi al ĉiuj aĝgrupoj. Dum via restado vi loĝos en bonkvalita hotelo en Katmanduo kaj en komfortaj gastejoj aŭ tendoj dum la piedvojaĝo. La aliĝkotizo inkluzivas ĉiujn loĝkostojn, veturadkostojn, manĝokostojn kaj aliajn similajn kostojn, nur ne asekuron. La kotizo estas kalkulita nur por kovri kostojn, ne por gajni monon. Similaj turismaj servoj kutime kostas multe. Multaj el niaj servoj estas faritaj volontule de nepalaj esperantistoj.


Vi pasigos la unuajn kaj lastajn tagojn de la Renkontiĝo en la Valo de Katmanduo, kie situas la samnoma ĉefurbo de Nepalo. Ĝian riĉan kulturan pasintecon atestas la tieaj historiaj distriktoj kaj monumentoj, notinde tiuj de la plej grandaj urboj de la regiono, Katmanduo, Bhaktapuro kaj Patano. Tie vi povos vidi pri kiel hinduoj kaj budhanoj restas fidelaj al siaj jarcentaj tradicioj malgraŭ multflanka moderniĝo en la valo. Ĉi-foje vi povos ekkoni la kulturon kaj vivmanieron de homoj en la mezokcidenta parto de Nepalo.


La ĉefa parto de la Renkontiĝo estos busvojaĝo al kaj piedvojaĝo en regiono je preskaŭ 300 kilometroj nordokcidente de la valo de Katmanduo. Dum la marŝado vi trapasos multajn lokojn plenajn de vidindaĵoj, inkluzive de Pokhara (la plej fama turisma loko), Kade, Forest Camp (arbara kampo), High camp (Plej alta kampo), Low Camp (pli malalta kampo), Siding (vilaĝo de gurungoj kaj tamangoj), kaj denove Pokhara reen. Ĉe la horizonto estos mondfamaj montirceloj de Nepalo, kreantaj majestajn vidojn de Himalajo.

La piedvojo inter Dampush kaj High Camp estas plejparte tra neloĝata rododendro-arbaro. La tereno tie estas kovrita de arbaro kaj punktita de diversaj sovaĝaj floroj, inter kiuj troviĝas malsamaj specioj de rododendro, la nacia floro de Nepalo. Vi ĝuos ankaŭ vidojn de nigraj simioj, cervoj, moskuloj ktp kaj de diversaj specioj de montaraj birdoj, da kiuj ekzistas pli ol 250. Ekde la komenco vi povos observi la vivon kaj kulturon de etnaj popoloj: la gurungoj kaj magaroj. Tiuj ĉi etnoj, oni opinias, devenis de Mongolio kaj Tibeto, kaj ili estas konataj kiel senafektaj kaj honestaj. Plejparte ili estas tradicie terkulturistoj kaj bredistoj. Ili havas distingajn lingvojn, domstilon, vestojn, ornamojn kaj kutimojn, kaj estas aparte famaj pro siaj ravaj dancoj kaj muziko. La plimulto de ili vivas sur altaj deklivoj sude aŭ okcidente de riveroj. La vivo de tiuj montpopoloj estas modesta, ĉar laboro sur la deklivoj estas penega. Plejparte ili sekvas la budhisman religion.

Mardi Himal estas unu el la popularaj piedvagaj cellokoj de la masivo de Annapurna kaj
Machhapuchhare. Ĝi estas facile atingebla, sed piedvagantoj devas marŝi plejparte aŭ supren aŭ malsupren. La programo sekvos la ĉefan vojon. Vi trairos pitoreskajn kampojn de rizo, abundajn arbarojn de rododendro kaj belajn vilaĝojn plejparte loĝatajn de gurungoj kaj magaroj. Pintoj de Annapurna, ekzemple Annapurna Sudo (7.219 m), Annapurna II (7.937 m), Annapurna III ( 7.555 m), Annapurna IV (7.525 m), kaj la Fiŝovosto (Machhapuchhare) (6.997 m) iĝos videblaj ekde la tago de la marŝado. 

Laŭtaga programo
26-a de februaro: alveno kaj enhoteliĝo
27-a de februaro: vizito al Paŝupati Nath kaj Svajambhu Nath
28-a de februaro: vizito al Patano
29-a de februaro: veturo al Pokhara kaj tranoktado en Kade (1770 m)
1-a de marto: piedvojaĝo al Forest Camp (2100 m)
2-a de marto: piedvojaĝo al High Camp (3550 m)
3-a de marto: piedvojaĝo al Low Camp (2600 m)
4-a de marto: Sidhing (1700m)
5-a de marto: reveturo al Pokhara
6-a de marto: ripozo kaj adiaŭa vespero kun lokaj esperantistoj en Pokhara
7-a marto: reveno al Katmanduo per buso
8-a de marto: ripoztago kaj Internacia Vespero
9-a de marto: forflugo
Kotizo: 1050 eŭroj por 12-taga ekskurso, restado en bonkvalita hotelo, tri manĝaĵoj ĉiujtage, enirpagoj en diversaj lokoj kaj transportado. La kotizo de tiu ĉi renkontiĝo estos iom pli alta ol en la lastaj jaroj ĉar la Renkontiĝo estas unu tagon pli longa pro la 29-a de februaro en 2024: nia vojaĝo plilongiĝos je unu tago pro tiu dato.
Aliĝilo
Aliĝilo al la 14-a Himalaja Renkontiĝo en Nepalo (de la 26-a februaro ĝis la 8-a de marto 2024)
Familia nomo: S-ro/S-ino........................
Persona nomo:....................................
Adreso:
Telefono (kun landa kodo):
Profesio/fako:
Naskiĝdato:
Vegetarano: jes/ne
Fumanto: jes/ne
Mi volas loĝi kun: ...........
(bonvolu tajpi aŭ skribi preslitere)
Jen mi aliĝas laŭ la kondiĉoj presitaj sube sur tiu ĉi flanko. Mi sendas tion ĉi aliĝilon kaj samtempe pagas
la kotizon laŭ la kotiztabelo al la IHR-komitato.
Bankkonto: Bharat Kumar Ghimire, Account No. 0210013680600001, Kumari Bank Limited, Koteshwor, Kathmandu, Nepal; Swift Code KMBLNPKA.
Subskribo...........
Dato:................…

La menciita kotizo validas por dulita ĉambro. Se vi deziras unulitan ĉambron (por la tagoj en Katmanduo kaj Pokhara), bv. aldoni 200 eŭrojn al la menciita sumo. La kotizo inkluzivas manĝojn kaj loĝadon dum la tuta programperiodo. La programeroj povas ŝanĝiĝi pro neatenditaj kialoj. Bv. sendi la aliĝilon al Nepala Esperanto-Asocio (adresoj sube) kaj samtempe pagi la kotizon.
Nepala Esperanto-Asocio
G.P.O Box 10518
Kathmandu, Nepal
Telefono: 00977-9841273761 Retadresoj: <nespa.1990@gmail.com>, <luno1962@gmail.com>

20220411_091250.heic 2,23 MB