Ĉu ekzistas homoj (iĉoj/inoj) violentemaj pro frustro, ĉar ili estas mistaksataj en sia laboro/familio, kaj bezonas senton je venĝo ? Ĉu violento estas individua konduto, dum milito estas komunuma violento ? Kial Esperantistoj preferas la vorton "perforto" ? Ĉu la ago de predanto kontraŭ predo estas nomebla "violento" ? Ĉu violento kontraŭ la korpo, neeviteble atingas la animon ? Ĉu iom de violento tamen utilas ? kia violento ? kiel ? kiam ? kiucele ? Ĉu ĉiuj violentoj (korpaj/animaj) estas nomitaj "violento" en la ĉiutaga vivo ? Ĉu tabuoj (sociaj malpermesoj pri difinitaj aferoj) mem, estas formo de violento ? Ĉu ami estas malviolentumi ?
La karan etoson de malvirtualaj parolrondoj, de kursoj, de Esperantistaj renkontiĝoj re-spertu... eniru la butikon, kaj ni interparolu, laŭ nia amikeca kutimo !