Pola-Litova Evento Junulara
Nova evento por junaj esperantistoj, organizata kune de Pola Esperanto-Junularo kaj Litova Esperanta Junulara Organizo.

Internacia

Ni bonvenigas vin al la unua Pola-Litova Evento Junulara (PLEJ), kuna iniciato de LEJO kaj PEJ. Ni renkontiĝos en Bjalistoko de la 28-a de aprilo ĝis la 1-a de majo 2023 por kune amuziĝi kaj pliprofundigi nian scion pri Litovio kaj Pollando. La evento temos pri la historio kaj kulturo de Litovio kaj Pollando. Dum ĝi ni parolos pri la estinta historio, la estantaj rilatoj kaj la estontaj ebloj de ambaŭ Litovio kaj Pollando. Ni invitas vin partopreni en etaj prelegoj, lingvaj kursoj, rolludoj kaj eĉ PLEJ (pli). Pliaj informoj disponeblas ĉe plej.lt.
Informoj

plej.lt
plej(ĉe)plej.lt
Piękna 3

Interesiĝantoj

1

Ensalutu por informi vian partoprenon

Indiku ke vi interesiĝas kaj vi ricevos memorigajn retmesaĝojn pri la evento.


Pŝemek Wierzbowski

Administranto