🖥 Diskuto: Naciaj/regionaj pladoj
20:30 - 22:00
Aŭstralio/Adelajdo
Elekti horzonon
Zumado per Zoom (ĉiusemajna babilado)

Internacia

Ni renkontiĝas ĉiusemajne je la sama horo por babili, kutime laŭ temo, sed ofte ne. Novaj partoprenantoj estas aparte bonvenaj.

Nuntempe la kuirarto de multaj nacioj troviĝas preskaŭ ĉie en la mondo. Ekzemple, oni povas manĝi itale en Britujo, etiope en Aŭstralio, france en Ĉinujo kaj japane en Brazilo. Sed ofte la pladoj konataj en aliaj landoj ne estas la popularaj pladoj en sia originala lando, kaj la nacia kuirarto de kelkaj landoj restas apenaŭ konata. Ofte tio kion oni nomas nacia fakte apartenas al nur malgranda parto de la lando, kaj aliloke aliaj pladoj estas pli popularaj. Do kiuj estas la pladoj interesaj aŭ konindaj de viaj landoj aŭ regiono? Bonvolu trovi fotojn por montri al ni.

Partoprenu mardon je 20:30 (UTC +10:30), per la jena ligilo:
https://us04web.zoom.us/j/79222668037?pwd=Mk1OVGdoN3JDN3RjalBnbWE4SXNSZz09
Identigilo: 792 2266 8037, pasvorto: mangxebla
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj