La esperanta grupo la Erikejo de B.- Heide-Kalmthout organizas je ĵaŭdo la 19an de junio ĝian jaran eksteran kunvenon. Temas nun pri komuna vizito al la muzeo MARKIEZENHOF, Steenbergsestraat 6, en Bergen op Zoom, gvidata vizito de 14horo-15horo.
Arigi je la parkejo de la stacidomo de la komunumo Heide je la 12.30 horo. Ek de tie ni kune veturos per kelkaj aŭtoj. Bonvolu anonci vian partoprenon. Certe por fiksi ankaŭ vian lokon en la aŭtomobiloj.
AŬ per propra povo vi atingu la stacidomon de Bergen op Zoom. La plian distancon piediri al la muzeo estas unu km. Post la vizito ni trinkos ankoraŭ glason je la granda placo de BopZ kiu situas en la najbareco. Estu bonvena. La klubo pagas la enirprezon.