🖥 Per biciklo de Istanbulo al Hamburgo - prelego de Thomas Bormann
19:30 - 21:00 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Prelego

InternaciaLokaAlia

Thomas Bormann, iama Hamburgano, raportos pri siaj aventuroj dum bicikla vojaĝo de Turkio al Germanio. En printempo 2017 li biciklis de Istanbulo al Stutgarto: 3.664 kilometroj en kvar semajnoj. Li trapasis la eŭropan parton de Turkio, Bulgarion, Rumanion, Balkanon, la Alpojn, renkontis hundojn kaj kulojn, kaj ĝuis renkonti homojn, viziti la Esperanto-muzeon en Vieno kaj admiri la pejzaĝon ĉe la "Fera Pordego". Nun, post sep jaroj, Thomas biciklos de Stutgarto al Hamburgo por raporti pri siaj aventuroj. 
 
Atentu! Hibrida renkontiĝo okazos kaj en Kulturladen St. Georg, Alexanderstr. 16, 20099 Hamburg kaj rete per ZOOM.
 
Reta renkontiĝo – Ni renkontiĝas ĵaŭde de 19:30 – 21:00 h (UTC+1).  
Ligilo por Zoom estas: https://us02web.zoom.us/j/275937442
La sekretvorto estas la jaro en kiu nia lingvo naskiĝis.

image.png 125 kB
Informoj

www.esperanto-hamburg.de
info(ĉe)esperanto-hamburg.de
Kulturladen St. Georg, Alexanderstr. 16, 20099 Hamburg

Interesiĝantoj

0

Ensalutu por indiki vian interesiĝon

Administranto