Neforgesebla, neripeteble mojosa etoso en volontula teamo organizata de esperantistoj!
ATENTU: por nun ni havas 2 lastajn liberajn lokojn (stato de 26.05.2024). Post elĉerpiĝo de la lokoj, aliĝinte, vi trafos al atendolisto kun ŝanco eniri la teamon, se iu rezignus.
Pri kio temas?
Plena bileto al Roskilde Festival en Danio, kun famegaj mondaj steluloj (kutima kosto: 320 EUR) estos por vi senpaga kontraŭ 3 x 8 h da simpla, grupa, volontula deĵoro – servo ĉe pordegoj al la scenejoj. La tuta trejnado okazos surloke, ne necesas esti sperta, nek paroli la danan. ;)
Nia laborlingvo estas Esperanto. Ni aparte varme bonvenigas novulojn, kiuj volas ekuzi la lingvon vive en mojosa, junulara estoso kaj renkonti aliajn esperantistojn! Vi povas inviti ankaŭ viajn ne-esperantajn amikojn por montri al ili Esperanton. Estos ankaŭ baza E-kurso dum libera tempo inter koncertoj.
Kial aliĝi ĝuste al Roskilde Festivalo?
Krom ebleco sperti la buntan festivalon vi certe ĝuos pro:
- praktike senpaga partopreno, krom viaj vojaĝkostoj,
- ebleco pruntepreni de ni senpage tendon, matracon ktp. kaj uzi ĉion komunan de nia plene ekipita bazejo kun kuirejo - ne necesas kunporti multe.
- ĉiutage komune kuirata vegana manĝo sen aldona kosto,
- aparta, pli trankvila tendaro por volontuloj,
- kunvojaĝo – planata buskaravano de Pollando tra Germanio, aliaj direktoj estas konsiderotaj laŭ intereso (grupoj de amikoj bonvenas),
- senpaga t-ĉemizo kiu atendos vin se vi aliĝos antaŭ la fino de marto 2024!
Nia agado
Krom helpado kaj festumado ĉe la festivalo, grava celo de nia grupo estas ankaŭ subteni esperantistojn en bezono kaj al aliaj Esperanto-eventoj, kiun ni realigas per mono ŝparita de la festivala subvencio.
Rapidaj ligiloj: