🖥 Lando Babila
18:00 - 20:00
Ameriko/San_Paŭlo
Elekti horzonon
Konversacia Rondo en Esperanto

Internacia

Temas pri konversacia rondo organizata de projekto de por-komunuma agado “Lingvoj en Dialogo” (Línguas em Diálogo) de UFPR - Federacia Universitato de Paranao, en Kuritibo, Ŝtato Paranao, Brazilo -, malferma al ĝenerala publiko, sub la titolo:

 

“Lando Babila: Konversacia Rondo en Esperanto / A Terra do Bate-Papo: Roda de Conversação em Esperanto_2022a”

 

La renkontiĝoj okazos en platformo Teamso de Majkrosofto de la 18-a ĝis la 20-a horo (laŭ la Brazilja horzono; laŭ UTC: de la 21-a ĝis la 23-a horo) en la sekvantaj tagoj: 

 

25-a de Junio; 

30-a de Julio;

27-a de Aŭgusto;

24-a de Septembro kaj

29-a de Oktobro. 

 

 

Cel-publiko: parolantoj kaj lernantoj de Esperanto. 

 

Kiuj ĉeestos minimume kvar renkontiĝojn, tiuj ricevos atestilon de la Universitato. 

Interesatoj aliĝu per retmesaĝo al <led@ufpr.br>, kaj informu:

- plenan nomon;

- CPF-numeron (brazilanoj) aŭ pasport-numeron;

- retadreson por registro en Teamso;

- ĉu vi havas ian ligon al UFPR? (Specife: ĉu vi estas studento, docento, oficisto de UFPR? – informo uzota nur por statistika raporto). 

 

Organizantoj: Ivan Eidt Colling, Rita de Moraes kaj Lígia M. Penia. 

Laŭplane, “Lando Babila” estos spaco por harmonia kunestado bazita sur reciproka respekto celanta praktikon kaj lernadon de Esperanto kaj plifortigon de ligoj ene de Esperanto-komunumo. Principe la temoj estos liberaj, sed organizantoj povos laŭbezone moderigi la konversaciadon. 

La inspiro por nomo de la kurso fontas el la verko de la pola aŭtoro Izrael Lejzerowicz (1901-1942), “El la ‘Verda Biblio’”, originale verkita en Esperanto kaj publikigita en 1935. La verko estas bonhumora pastiĉo de Biblio, kun ĉapitroj kaj versikloj, satire prezentanta la historion de la “verda popolo” (esperantistoj!), kiun la “Sinjoro”, la “Senkorpa Mistero”  elkondukis el la lando Babela en la landon Babilan. (Se vi volas scii pli pri la verko, spektu la prezenton ĉe: https://youtu.be/dVbKcO3fq4I .) 

 

Pliaj informoj pri Projekto “Lingvoj en Dialogo” (en la portugala) troviĝas ĉe: <www.linguasemdialogo.info>. 

📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

led(ĉe)ufpr.br

Interesiĝintoj

Administranto
User profile pictureIvan Eidt Colling