Renkonto de Esperantistoj en la Paraiba Valo 2025-2
09:30 - 17:00
Ameriko/San_Paŭlo
Elekti horzonon
Regiona Esperanto-renkontiĝo okazanta alterne en urboj de la brazilaj subŝtatoj RĴ kaj SP.

Kunveno/Evento

Oni organizas dufoje en ĉiu jaro kunveno de esperantistoj en la regiono de la valo de la rivero Paraíba (Brazilo), kiu estas vasta regiono situanta inter la ĉefurboj Rio-de-Ĵanejro kaj San-Paŭlo, longa je pli ol 600 kilometroj, laŭlonge de kiu staras pluraj mezgrandaj urboj, kie aktivas kluboj de parolantoj de la Internacia Lingvo. 

ANONCITA UNU PLIA RENKONTO DE ESPERANTISTOJ EN LA PARAÍBA-VALO 

Fonto de la suba priskribo:
EASP-informilo "Esperanto Notícias" redaktita de Paulo S. Viana la 15an de oktobro 2025.

Asocio Esperantista de Rio-de-Ĵanejro anoncis la okazigon de unu plia Renkonto de Esperantistoj en la Paraíba Valo, je la proksima 9-a de novembro. Tiu evento estos ĉeesta, kiel parto de la tradicia kunlaborado inter parolantoj de la Internacia Lingvo en urboj de tiu grava regiono. Ĝi tradicie okazas jam de jardekoj, dufoje en ĉiu jaro, alterne en la brazilaj ŝtatoj Rio kaj Sanpaŭlo. En 2025, ĝi estos en la urbo Volta Redonda, dum la tuta dimanĉo, kiam oni kunfratiĝos kaj partoprenos prelegojn kaj diskutojn. La gvidanto de la movado en tiu urbo, la aktivulo Sílvio Márcio C. Bruno, invitas al vigla partopreno de ĉiuj. La evento okazos en la Asocio de Pensiuloj de Volta Reconda, kaj komenciĝos je la 9-a horo.

Fonto de la suba bildo:
Vacapa-grupo Esperanto (2025-10-20).
Imagem do WhatsApp de 2025-10-20 à(s) 12.28.47_94baab3f.jpg 249 kB