Zamenhoftago de la Esperanto-Societo Ljubljana
10:30 - 12:00 (MET)
Eŭropo/Ljubljano
Elekti horzonon
Centra slovena solenaĵo kaj kuniĝado okaze de la 163-a datreveno de la naskiĝo de L. L. Zamenhof kaj al honorigo de la Tago de Esperanto-libro kaj de la Tutmonda tago de homaj rajtoj.

Loka

Esperanto-Societo Ljubljana (ESL) invitas al la solenaĵo kaj kuniĝado okaze de la 163-a datreveno de la naskiĝo de L. L. Zamenhof kaj al honorigo de la Tago de Esperanto-libro kaj de la Tutmonda tago de homaj rajtoj  sabaton, la 10-an de decembro 2022, je la 10:30 horo
en la salono de la Slovenia Esperanto-Ligo en Ljubljano, Grablovičeva Strato 28.
Jen la programo:
1.     Salutvortoj de la gastiganto (Nika Rožej)
2.     Okaza parolado de la prezidanto de SIEL (Janez Jug)
3.     100 jaroj de Esperanto en Karintio (Davorin Jurač)
4.     Premiera recitdeklamo de la balado Anka en Esperanto (Tomaž Longyka)
5.     Prezento de nova eldonaĵo (Mario Vetrih)
6.     Paperteatraĵo: baptoprezento de Tritiko, la plej bela floro (Dragica Ropret Žumer)
7.     Funkcioj kaj ordigado de la biblioteko de SIEL (Ostoj Kristan)
8.     Kuniĝado kaj manĝetado en la klubejo
9.     Je la 13-a horo la ekiro al mallonga gvidata vizito de vidindaĵoj de Ljubljano
La renkontiĝon ni daŭrigos per libera diskutado, kuniĝado, manĝetado kaj babilado. Oni povos unuope aŭ en gvidata grupo promeni tra la stratoj de la malnova urbo.
 Ni afable invitas ĉiujn membrojn de Esperantaj organizaĵoj kaj samideanojn el Slovenio kaj el najbaraj landoj. Bonvolu inviti ankaŭ viajn geamikojn kaj gekolegojn kaj tiujn, kiuj eble ne scios pri nia invito.
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj