Komuna ekskurso al Friedrichstadt, la "malgranda Amsterdamo" ĉe la Norda Maro
11:15 - 22:30 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Ekskurso

Loka

Renkonto je 9:15 h en la stacidomo Hamburg-Altona ĉe la kajo por la trajno al Husum kaj Westerland. Forveturo per trajno RE 6 je 9:36 h. Alveno en Friedrichstadt je 11:18 h. Renkonto kun lokaj esperantistoj. Rondirado en Friedrichstadt, tagmanĝo en restoracio kaj poste plua rondirado, depende de la vetero vizito de muzeo, ŝipveturado tra la kanaletoj, kafumado. Reveturo trajne je ĉ. la 17a aú 18a horo, alveno en Hamburg-Altona ~ 19:30/20:30 h.

Aliĝu ĝis la 27. 5. 2024: info (ĉe) Esperanto-Hamburg.de

Kostoj por membroj de Esperanto Hamburg e.V.: 12 € (6 € reduktita), pagenda surloke. Tiu inkluzivas: Ŝipveturado, ev. muzeovizito, kafo/teo kaj kuko, trajnveturado. La manĝon en la restoracio vi pagu mem. Gastoj bonvenaj je propraj kostoj.  
 
image.png 333 kB
Informoj

www.esperanto-hamburg.de
info(ĉe)esperanto-hamburg.de
Kulturladen St. Georg, Alexanderstr. 16, 20099 Hamburg

Interesiĝantoj

0

Ensalutu por indiki vian interesiĝon

Administranto