🖥 🐀RB_Hameln: 🎶45-a Kantoparado - voĉdonu por la kanto de la monato!🎼🎵 - ankaŭ rete dum tri tagoj!📧
20:00 - 22:00 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Klubkunveno de la Ratkaptista Bando Hameln kun gastoj - ĉi-foje rete per Zoom

InternaciaLoka

Kluba kunveno de la loka grupo "La Ratkaptista Bando". Ni kore bonvenigas ĉiujn Esperantistojn!

Foto 45-a Kantoparado klein.png 559 kB
Detala programo:
18.09.2024:     20.00 horo virtuala kunveno per Zoom:     
45-a Kantoparado - voĉdonu por la kanto de la monato!
Homoj proponis Esperanto-kantojn kaj vi havas la eblecon aŭskulti ilin kaj poste voĉdoni por viaj plej ŝatataj kantoj. Vi havas du eblecojn:
  1. Dum la merkredvespera Zoom-kunveno, kiam ankaŭ la proponintoj de la kantoj, eble ankaŭ la muzikistoj aŭ tekstverkistoj mem povas ion aldoni pri siaj kantoj.
  2. De ĵaŭdo ĝis sabato ankaŭ rete, se vi merkredon ne havas tempon aŭ loĝas en malkonvena horzono. La ligiloj al la kantoj kaj la paĝo por voĉdoni tiam aperos ĉi tie.
  3. Atentu: Vi rajtas voĉdoni nur unu fojon! - Rajtas partopreni nur, kiu aŭskultis ĉiujn kantojn kaj povas kompreni almenaŭ bazan Esperanton por iom konatiĝi kun la enhavo de la kantotekstoj. Vi disdonu ĉiujn de viaj sep poentoj - ne plu validas la poentoj, se nur sole unu kanto estas donacita per eble kvar poentoj. 

Multan plezuron! 
 
La ligilo al la Zoom-ĉambro de la Esperanto-grupo Hameleno por la merkredvespera kunveno estas:
https://us04web.zoom.us/j/851458747?pwd=VGNaVnlXK0taaWFvY0tiMmRMQVlQZz09 . Kiel pasvorton enmetu la naskiĝjaron de Esperanto (la jaro, en kiu aperis la "Unua Libro"). Vi trovas ĝin sur la paĝo https://lernu.net/eo/esperanto .  Aŭ demandu ĝin per retpoŝto al hameln@esperanto.de .
Meeting-ID: 851 458 747 

Proponoj por la 45-a Kanto-Parado je la 18.09.2024, ligiloj por aŭskulti la kantojn:

 
1) Pia: 3:16 Nia lingvo Esperanto – Ralph Glomp 
https://www.youtube.com/watch?v=EYuqBk6dnt0
2) Raia: 3:13 Kara anĝel‘ – Kaŝi 
https://www.youtube.com/watch?v=YInoaHmJrAg
3) Erika: 4:00 Vi estas mia luno – Feri Floro 
https://www.youtube.com/watch?v=V7zkAhScGb4
4) Asta: 2:48 La forlasita virino - Justin Kigangu kaj Dankon Kwibe 
https://www.youtube.com/watch?v=kOOBfAki9s0
5) Oded: 3:51 Ravitaj de la subiranta suno – Israela Becker (traduko: Amir Naor) 
https://www.youtube.com/watch?v=HcIDs7S6F0M
6) Heinz: 3:33 Ekrano – Martin & la talpoj 
https://www.youtube.com/watch?v=mVXXHYcyZdk
7) Karin: 3:32 La vivo rozas - Joëlle Rabu 
https://www.youtube.com/watch?v=dHPQl-nOrUQ
8) Conny II: 3:28 Verda Koloro – Conny II (teksto: Tatjana Auderskaja) 
https://www.youtube.com/watch?v=GqiZDDxMvvs
9) Helga: 3:30 La vespera vento – Armel Amiot 
10) Resuma filmo de la 45-a Kantoparado:
https://youtu.be/ki5DbdmyA7k
Salutvortoj de Ralph Glomp:
https://youtu.be/0wSAYKtEq1s
Salutvortoj de Conny II:
https://youtu.be/JFNhj3ma6vk
 

Ligilo al la paĝo de PollUnit por voĉdoni de ĵaŭdo ĝis sabato (laŭ Berlina horzono):


Por eviti duoblan voĉdonadon ni petas vin aldoni viajn realajn antaŭnomon, nomon, urbon (loĝlokon), landon, retpoŝtadreson kaj respondi, ĉu vi regule ŝatas ricevi retpoŝton pri la Kantoparadoj. 

Atentu: Vi ne plu rajtas voĉdoni por jenaj kantoj, kiuj atingis la limon de trifoja sinsekva prezentado:
1) Nia lingvo Esperanto – Ralph Glomp
2) Kara anĝel‘ – Kaŝi


Atentu: la nombro de la voĉdonantoj estas limigita fare de PollUnit al 200!

Duon-Rezulto post la merkreda voĉdonado en la Zoom-ĉambro:
E) Duon-Rezulto 45-a Kantoparado.PNG 347 kB

(Bonvolu alklaki sube sur la dosierojn por pli bone legi ĉion!)

Denove estis bela vespero dum la 45-a Kantoparado. Entute partoprenis 46 homoj el 21 landoj (Litovujo, Danujo, Israelo, Slovakujo, Pollando, Kanado, Svedujo, Kroatujo, Francujo, Hungarujo, Belgujo, Svislando, Usono, Bulgarujo, Kongo Kinŝasa, Ukrainujo, Burundo, Aŭstrujo, Hispanujo, Italujo kaj Germanujo). Koran dankon, ke vi ĉiuj ĉeestis merkredon vespere en la Zoom-ĉambro. Voĉdonis en la fino vespere 25 homoj.

Kaj tataaa! Jen la Rezulto post la merkreda voĉdonado en la Zoom-ĉambro kaj la voĉdonado en la reto per PollUnit de ĵaudo ĝis sabato: 
A) Rezulto 45-a Kantoparado.PNG 328 kB

(Bonvolu alklaki sube sur la dosierojn por pli bone legi ĉion!)

Estis interesa voĉdonado dum la 45-a Kantoparado. Dum la Zoom-kunveno jam estis videbla, ke du kantoj estis la favoritoj de la aŭskultantoj. Ankaŭ rete ili ricevis la plej multajn poentojn.
Sed ankaŭ ĉiuj aliaj kantoj kaj dum la Zoom-kunveno kaj poste rete ricevis multajn poentojn, Almenaŭ unu fojon ĉiu kanto ricevis kvar poentojn de iu partopreninto!
Do, ĉiuj kantoj plaĉis al la homoj kaj grandan aplaŭdon al ĉiuj el ili!

Entute partoprenis 63 homoj el 22 landoj (krom la landoj de la ĉeestantoj de la merkredvespera Zoom-kunveno ni povas aldoni tiun: Britujo).
46 ĉeestis la Zoom-kunvenon, 25 voĉdonis dum la kunveno, 16 ne voĉdonis, 5 ĉeestingoj voĉdonis pli poste rete; 17 aliaj voĉdonis poste rete.
Voĉdonis en la fino 47 homoj.  Koran dankon, ke vi ĉiuj partoprenis.
Gratulon kaj apartan dankon al la proponintoj de la kantoj, al la kantistoj, muzikistoj, verkistoj, tradukistoj de la tekstoj, filmistoj kaj muntistoj de la jutubaj filmoj, ktp.!

D) Landoj 45-a Kantoparado.PNG 26,4 kB

Rezultoj kaj statistikoj de la voĉdonado estas videblaj ĉi tie:
https://pollunit.com/de/polls/mtf_3azlvndml_dhkjeruw kaj
https://pollunit.com/de/polls/mtf_3azlvndml_dhkjeruw/evaluations

Venkintoj post la voĉdonado (47 voĉdonantoj) kaj venontan fojon denove ĉeestos:

Jen la kanto de la monato:
1-a rango kun 68 poentoj:   La vivo rozas - Joëlle Rabu
... kaj sekvas sur rangoj 2 ĝis 3:
2-a rango kun 58 poentoj:   La forlasita virino - Justin Kigangu kaj Dankon Kwibe 
3-a rango kun 44 poentoj:   Vi estas mia luno – Feri Floro  

B) Poentoj 45-a Kantoparado.PNG 39,6 kB

C) Procentoj 45-a Kantoparado.PNG 51,1 kB
Tiom da homoj voĉdonis entute (donis 1,2,3 aŭ 4 poentojn) por la kantoj:
31 por: La vivo rozas - Joëlle Rabu
23 por: La forlasita virino - Justin Kigangu kaj Dankon Kwibe
23 por: Vi estas mia luno - Feri Floro
20 por: La Vespera Vento - Armel Amiot
20 por: Ravitaj de la subiranta suno - Israela Becker (trad.: Amir Naor)
19 por: Ekrano - Martin & la talpoj
16 por: Verda Koloro - Conny II (teksto: Tatjana Auderskaja)

Aliajn Resumajn Filmojn vi povas spekti sur la paĝo de Verda Stacio: https://verdastacio6.webnode.cz/kantoparado/

La 46-a Kantoparado okazos la (sekvos)
https://eventaservo.org/e/RB-09okt24-46-a_Kantoparado
Jam nun iru tien kaj alklaku dekste la bluan hometon "Mi interesiĝas". Tiam vi ricevos memorigan retmesaĝon pri la evento kaj ne maltrafos ĝin! 

Rezulto de la voĉdonado: 
  1. Dimanĉon post la Kantoparado vi iam dum la tago povos legi la rezulton en la kalendaro de Eventa Servo sur la paĝo de tiu ĉi Kantoparado. La pasintajn Kantoparadojn vi trovas sur la paĝo de nia klubo https://eventaservo.org/o/RB_Hameln 
  2. Alklaku tie la dosierojn sube por pli bone legi ilin. 
  3. Krome ni dissendos la rezulton retpoŝte per la retpoŝtadreso, kiun vi aldonis dum la voĉdonado kaj per nia dissendolisto, se via nomo enestas. 

Reguloj: 
  1. Iru al la koncerna paĝo de Eventa Servo por trovi ĉiujn informojn: https://eventaservo.org/e/RB-18sep24-45-a_Kantoparado  
  2. Vi rajtas voĉdoni nur UNUFOJE post la aŭskultado de ĉiuj naŭ kantoj kaj ilia resuma filmo.  Rajtas partopreni nur, kiu aŭskultis ĉiujn kantojn kaj povas kompreni almenaŭ bazan Esperanton por iom konatiĝi kun la enhavo de la kantotekstoj. Vi disdonu ĉiujn de viaj sep poentoj - ne plu validas la poentoj, se nur sole unu kanto estas donacita per eble kvar poentoj.  La organizantoj lasas al si la rajton forigi poentojn en dubaj kazoj. 
  3. Vi nepre sendu vian voĉdonon per via propra, rekonebla nomo. Ne validas asocioj, klubaj aŭ fantaziaj nomoj 
  4. Ĉiu havas entute 7 poentojn por disdoni ilin al la kantoj. Vi povas doni al unu kanto maksimume 4 poentojn
  5. Por voĉdoni uzu la ligilon al la paĝo de PollUnit, kiu aŭtomate kalkulas la voĉojn. Vi ricevos ĝin merkredon vespere nur post la Resuma Filmo kaj poste trovos ĝin sur tiu ĉi paĝo. Klarigojn kiel uzi ĝin, vi trovas pli sube.
  6. Nur se eble tio ne funkcias kaj vi havas malfacilaĵojn, vi rajtas sendi viajn poentojn per retpoŝto al hameln@esperanto.de . Detale priskribu, al kiu kanto vi volas doni kiom da poentoj kaj aldonu ankaŭ vian antaŭnomon, nomon, urbon (loĝlokon) kaj landon. Tiam la administra teamo ankoraŭ provos aldoni viajn poentojn dimanĉon, se ne jam estos atingita la limo de 200 voĉdonantoj.
  7. Post la adicio de la poentoj merkredon vespere en la Zoom-ĉambro ni prezentos la duon-rezulton
  8. Por ebligi la aŭskultadon kaj voĉdonadon ankaŭ al homoj en malfavoraj horzonoj kaj al tiuj, kiuj ne havas tempon ĉeesti la Zoom-kunvenon, ni plilongigas la aŭskultadon kaj voĉdonadon ankaŭ la sekvajn tri tagojn. De ĵaŭdo ĝis sabato vi trovos la ligilojn al la naŭ kantoj kaj al la Resuma Filmo, la kantotekstojn (se haveblas) kaj la ligilon al la paĝo de PollUnit por voĉdoni sur la koncerna paĝo de Eventa Servo (vidu punkto 1). Aŭtomata fino de la voĉdonado estos sabato je la 24-a horo laŭ Berlina horzono. 
  9. Iam dum la sekva dimanĉo ni publikigos kaj prezentos la rezulton kaj vi ekscios la Kanton de la Monato. Vi ricevos informon pri tio per la retpoŝtadreso, kiun vi aldonis dum la voĉdonado kaj per nia dissendolisto, se via nomo enestas.
  10. La kantoj sur rangoj 1 ĝis 3 denove estos prezentataj en la sekva Kantoparado, kune kun ses novaj proponoj, kaj ili povas esti reelektitaj maksimume 2 fojojn. La trian fojon vi denove povos ĝui la kanton, sed ne plu eblas voĉdoni por ĝi. Poste vi plej frue post unu jaro denove rajtas proponi kanton, kiu jam partoprenis. 

Kiel uzi la paĝon de PollUnit por voĉdoni:
  1. Sur la paĝo de PollUnit alklaku unue iun cirklon sub la kanto, al kiu vi volas doni poentojn: se vi alklakas la unuan estas unu poento, la duan du poentoj, la trian tri poentoj, la kvaran kvar poentoj. Se vi ne vidas ĉiujn kantojn, alklaku la sageton, kiu montras dekstren, por vidi pliajn kantojn (ĝis la lasta numero). 
  2. Se vi la unuan fojon alklakas iun cirklon, unue malfermiĝas fenestro: „Kiu vi estas?“ Por voĉdoni, aliĝu kiel gasto (vi NE devas fari konton en PollUnit, NE alklaku al "Aliĝu"(Anmelden) aŭ "Registri"(Registrieren)). Enskribu vian nomon en la kampon „Via gastnomo“(Dein Gastname). Poste vi devas alklaki la koloran „Daŭrigi kiel gasto“(Als Gast fortfahren). 
  3. Aldonu viajn aliajn poentojn!
  4. Kontrolu, ĉu vi jam disdonis ĉiujn el viaj sep poentoj kaj ankaŭ, ĉu vi aldonis ilin al tiuj kantoj, kien vi volis meti ilin. Estas skribita super la linio, kie vi enmetis viajn poentojn. Se tie staras 0, tiam vi disdonis ĉiujn el viaj poentoj. 
  5. Vi NE devas konfirmi tion ie, viaj poentoj estas aŭtomate registritaj! (Vi ne trovos kampon aŭ butonon por konfirmi! Se vi ne fermas tiun paĝon, vi havas la eblecon ŝanĝi ankoraŭ viajn poentojn, ĝis la voĉdonado estas fermita.)
  6. Vi rajtas voĉdoni nur unufoje!
 
Krome por retaj voĉdonantoj (ĵaŭdo ĝis sabato):
  1. Por eviti duoblan voĉdonadon ni petas vin aldoni viajn realajn antaŭnomon, nomon, urbon (loĝlokon), landon kaj respondi, ĉu vi regule ŝatas ricevi retpoŝton pri la Kantoparadoj kaj ties rezultoj, kaj se jes, vian retpoŝtadreson. 
  2. Per plenigo de tiuj kampoj vi konsentas, ke la administra teamo rajtas uzi tiujn informojn nur por observi, ĉu la voĉdonado estas laŭregule, kaj por la statistiko (landoj de la partoprenantoj). Ili ne estos disdonataj aŭ uzataj por aliaj celoj.
  3. Alklaku unue iun cirklon. Tiam malfermiĝos fenestro, kiu demandas vin pri via antaŭnomo, nomo, urbo (loĝloko) kaj lando. Bonvolu plenigi ĉion. Por respondi la demandon "Ĉu vi regule ŝatas ricevi retpoŝton pri la Kantoparado kaj ties rezultoj" alklaku la kampon. Tiam vi vidos la eblajn respondojn kaj povas alklaki "Jes", "Ne" aŭ "Mi jam ricevas".  Se vi ŝatas ricevi la informojn pri la Kantoparado per retpoŝto, bonvolu ankaŭ entajpi vian retpoŝtadreson  (libervole) .
  4. Aldonu viajn aliajn poentojn kaj kontrolu ĉion, kiel supre priskribita!
 
Propraj proponoj:
  1. Ĉiu mem rajtas proponi kanton, kiun li aŭ ŝi ŝatas. Sendu vian proponon sufiĉe frue al hameln@esperanto.de . Ni poste provas prezenti ĝin iam dum la sekvaj monatoj. 
  2. Por havi pli varian programon, ĉiu proponinto kaj ankaŭ ĉiu muzikisto plejeble rajtas partopreni nur per unu kanto samtempe.
 
Foto: © La Ratkaptista Bando 

Aldonaj informoj:
 
Dosieroj
Registritaj prezentoj

Salutvortoj de Ralph Glomp pri "Nia Lingvo Esperanto".

Salutvortoj de la kantisto Ralph Glomp pri la kanto "Nia Lingvo Esperanto" por la 44-a Kantoparado e

Salutvortoj de Conny II pri la kanto Verda Koloro por la 45 a Kantoparado

Conny II salutas la partoprenantojn de la 45-a Kantoparado kaj iom rakontas pri la kanto "Verda Kolo

La forlasita virino (Justin kigangu prezentante Dankon Kwibe

La forlasita virino - Justin Kigangu kaj Dankon Kwibe

Ravitaj de la subiranta suno

Teksto: Joram Tharlev Melodio: Aleksander Argov Traduko: Amir Naor Kantado: Israela Becker p

"Ekrano" - Martin & la talpoj - (Oficiala muzikvideo)

Esperanto: "Ekrano" oficiala muzikvideo el la albumeto RUINOJ de Martin kaj la talpoj '(Stockholmo,

La vivo rozas (Edith Piaf) - Joëlle Rabu - Esperanto music

http://vinilkosmo-mp3.com/eo/kanzono-tradicia-progresiva/jo%C3%ABlle-rabu/1-emocioj-part-b/03-la-viv

Nia Lingvo Esperanto

Provided to YouTube by CDBaby Nia Lingvo Esperanto · Ralph Glomp Sableroj - Poemoj de Marie Hankel

Kara Anĝel' - Kaŝi

Kaŝi kantas "Kara Anĝel'..." - unu el liaj originale en Esperanto verkitaj kantoj. Li verkis kaj la

vi estas mia luno

Teksto kaj muziko de Feri Floro

Verda Koloro Versio 2

Teksto: Tatjana Auderskaja Muziko: Conny II

"La vespera vento" - Armel Amiot (Oficiala muzikvideo)

ESPERANTO: “La vespera vento” nova muzikvideo de Armel Amiot. Armel Amiot, por nia granda plezuro,

Resuma filmo de la 45-a Kantoparado, la 18-an de septembro 2024

Proponoj dum la 45-a Kanto-Parado je la 18.09.2024: 1) Pia: 3:16 Nia lingvo Esperanto – ...

📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉