29 Aprilo 2022 : Aŭtomata traduko. La historio de informadiko grandparte ligiĝas kun aŭtomata traduko inter lingvoj — kaj ankaŭ kun kriptografio ; aliflanke, komputilaj programoj funkcias per informadikaj kvazaŭ-lingvoj. Ĉu vi scias, ke Esperanto estis en la kerno de la traduk-programo DLT, en la jaroj 1980 ? Ĉu vi uzas traduk-programojn ? Ĉu vi opinias, ke ili malfortigas la situacion de la angla lingvo, kiu pli kaj pli estos nenecesa ? Kion opinius Zamenhof pri tiaj fantazioj ? ...
sidejo_jan2021_800x200.jpg40,6 kB
La karan etoson de malvirtualaj parolrondoj, de kursoj, de Esperantistaj renkontiĝoj re-spertu... eniru la butikon, kun via buŝmasko aŭ mentontuko aŭ kubutozono laŭ la nuna Pariza modo, aŭ sur la fronto se vi ribelas, kaj ni interparolu, laŭ nia amikeca kutimo !
Programo de la parolrondoj : https://www.sat-amikaro.org/vendredaj-parolrondoj-rekomencigxas-cxe-sat-amikaro?lang=eo
Ĉi-tiu kunveno okazos nur enloke, t.s. ne per interreto. Kiel kutime, nia diskuto estos tute libera.