🖥 Origamio kaj Esperanto: ĉu eblas dialogo kaj kunlaboro?
20:00 - 21:30 (MET)
Eŭropo/Parizo
Elekti horzonon
Tema diskutado kaj Ateliero – 99: Jes kaj Ne.

Internacia

image.png 747 kB


Belaj modeloj de origamio, en kiuj nigra kaj blanka koloroj ludas unu kun la alia, ilustrante la eternan unuecon de kontraŭoj, kies ludo kaj interago estas unu el la bazaj principoj de la ekzisto de nia mondo.

Ili kreas la dancon de nia vivo, ĉiam venante duope: tago kaj nokto, mallumo kaj lumo, jino kaj jango, jes kaj ne, plus kaj minus, viro kaj virino... Same videblas en la mondo de elementaj partikloj. Estas opinio, ke unu kaj nulo ankaŭ kaŝiĝas ĉe la “fundo” mem de vivkreado. Ni povas paroli pri ĉio ĉi faldante mirindan modelon de nigraj kaj blankaj cignoj de Jeremy Shafer kaj kiel modifo de tiu ĉi modelo – la “Elefantoj” de Karlo Oliveira, kiun li mem instruos.

22.10.2023, 20.00 - 21.30 laŭ la horzono de Francio (18.00-19.30 laŭ UTC)
 Zoom: https://us02web.zoom.us/j/87857894318
Kunven-identigilo (Meeting ID): 878 5789 4318
Pasvorto ): skribu la nomon de nia kara kaj komuna lingvo per minuskloj 


La ret-renkontiĝo EsperOri okazas ĉiudimanĉe kun Zoom-subteno de IREA, je la 20.00 - 21.30 laŭ la horzono de Francio (18.00-19.30 laŭ UTC)
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

accorigami(ĉe)gmail.com

Interesiĝintoj

Administranto
User profile pictureAlain Delmotte