🖥 Internacia Reta Diservo en Esperanto
07:30 - 08:30 (MET)
Eŭropo/Bruselo
Elekti horzonon
Kristanoj el diversaj landoj kune invitas Vin Pentekosta Diservo en la reto.

Internacia

Multaj scias, kion ni festas kristnaske au paske. 
Sed kio pri pentekosto?
Chu Vi scias, ke ni festas la plej valoran donacon, kiu imageblas?

Jen ni kore invitas Vin al Pentekosta Diservo, al la 9a Internacia Reta Diservo en Esperanto (IRDE) en Esperanto je la 23a de Majo 2021.
Ni elsendos la diservon per YouTube, por ke Vi hejme povos kunfesti tiam, kiam Vi havos tempon.

Vi trovos la kanalon kun interalie kelkaj aliaj esperantlingvaj filmoj kaj diservoj, 
se vi vizitas www.kirche-in-zoeblitz.de 
kaj tie klakas al "Predigte zum Nachhören" (predikoj por posta auskultado),
sed ankau eblos rekte klaki la ligilon al la diservo chi tie iom antaue.

Kore,
Wolfram Rohloff el Zeblico
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

keli.chez.com/
keli.prezidanto(ĉe)web.de

Administranto