🖥 Ĉu blindulo vojaĝu kun aŭ sen akompano? - Otto Prytz - 30/Oktobro 17h UTC-3.
17:00 - 17:35
Ameriko/San_Paŭlo
Elekti horzonon
Tuj poste la prelego, ĉe Jutubo, ni retkunsidos en iu bitĉambro por fari demandojn al la preleginto. Ligiloj: https://www.youtube.com/watch?v=6NHYSf2DeH4&t=0s (jut); https://mallonge.net/IntervjuaAreno-OTTO (INTERVJUA ARENO)

InternaciaLoka

La gasto de nia oktobra kulturkunveno estas Prof. Otto Prytz, el Oslo (Norvegio), kiu prezentos la temon: "Ĉu blindulo vojaĝu kun aŭ sen akompano?".

Otto estas mem denaska blindulo kaj per tiu prelego li rakontos iom pri siaj spertoj kiel vojaĝanto en diversaj landoj.

Li naskiĝis en norda Norvegio (1943), studis filologion en la Universitato de Oslo kaj diplomiĝis en 1972, kun la hispana lingvo kiel specialaĵo. De 1978 ĝis sia emeritiĝo en 2005 li laboris kiel lekciisto pri la hispana lingvo en tiu universitato. Esperanton li eklernis en 1955.

Oni povos sekvi lian prezentadon la 30-an de oktobro, ekde 17h UTC-3, ĉe la kanalo Viva Gazeto de EASP. Post la prelego okazos demandado kun la ĉeesto de la preleginto.
##############################################################
Tuj poste la prelego, ĉe Jutubo, ni retkunsidos en iu bitĉambro por fari demandojn al la preleginto. Ligiloj:
1. https://www.youtube.com/watch?v=6NHYSf2DeH4&t=0s (jutubo);
3. (35min poste) https://mallonge.net/IntervjuaAreno-OTTO (INTERVJUA ARENO)
Dosieroj
Informoj

www.youtube.com/watch?v=6NHYSf2De...
vivagazeto(ĉe)gmail.com

Interesiĝantoj

3

Ensalutu por informi vian partoprenon

Indiku ke vi interesiĝas kaj vi ricevos memorigajn retmesaĝojn pri la evento.


Audino Rashi


EASP


AN Jinsim

Administranto
EASP