Senpaga 5-kilometra kurado aŭ marŝado en parko kun tempomezurado
Kunveno/Evento
Ekde aprilo estos tria parkrun en kaj apud Berlino, la Mauerweg parkrun, en la sudo de la urbo laŭ la iama Berlina Muro. Dum sabato, la 3a de majo ni planas komune partopreni.
mauerweg.png764 kB
Por ricevi oficialan tempon, necesas aliĝi ĉe la retpaĝo de parkrun, printi aŭ cifere konservi strikodon, kaj kunporti ĝin al la evento. Eblas aliĝi ĉi tie tra la parkrun-branĉo de diversaj landoj, do en diversaj lingvoj. Se vi aliĝas tra la germana aŭ pola paĝo, eblas simple elekti la klubon Paŝo Post Paŝo de la listo. Se vi aliĝas tra alia paĝo, necesas aparte skribi al parkun. Ankaŭ eblas partopreni anonime.
Se vi volas aĉeti Paŝo Post Paŝo ĉemizon aŭ tubotukon por porti dum la evento, skribu al la retpoŝtadreso supre kaj vi ricevos ilin dum la evento.
Ĉiu povas kuri/marŝi/promeni laŭ propra rapideco. Vi ne estos la lasta, ĉar volontulo plenumas tiun rolon! Poste, eblas viziti proksiman kafejon kun aliaj partoprenantoj kaj organizantoj.
La evento estas parto de la unua Esperantista sporta semajnfino en Berlino! Se vi volas partopreni kaj bezonas tranoktejon, kontaktu la organizantojn kaj ni verŝajne povas organizi ion por vi.