Loĝi en monumento
Jarkunveno de GEFA

Alia

Unue estis la merulio en la trabaro, tiam la koronvirusaj restriktoj: La vilao Dürkopp en la juna pasinteco travivis durajn tempojn. Nun tamen la impona monumento riparita, renovigita kaj freŝe farbita brilas super la urbo kaj atendas siajn gastojn. Gastoj ni estos okaze de la GEFA-jarkunveno
kaj la samtempe, samloke okazonta REVELO-tago. REVELO – eble ne konata al ĉiuj el ni – estas la landa ligo de Germana Esperanto-Asocio. Ankaŭ ĝi kutimas unu fojon jare kunvoki siajn membrojn por babili, turismi kaj reguli asociajn aferojn. La loko Salzuflen, facile konkludeble el la nomo, profitis de la salhavaj fontoj, kiuj transportas la solvitan mineralon al la tersurfaco. Per
diversaj rimedoj la enloĝantoj jam en la mezepoko densigis la solvaĵon ĝis kreskigo de
kristaloj kaj tiam sukcese komercis per la sekigita salo. Hodiaŭ la rolo de la salhavaj fontoj ŝanĝigis. Hodiaŭ ili estas sanigaj rimedoj. Sin bani en salakvo kuracas haŭtmalsanojn. Trinki salak-
von ordigas la digeston. Inhali salakvon fortigas la spirvojojn kaj preventas malvarmumajn
malsanojn. Nutraĵon por la animo ofertas promeno tra la kuracparko kaj inter la zorge flegitaj Weser-renesancaj domoj en la urbocentro. Ĉio tia eblas en Bad Salzuflen kaj por ĉio tia restos spaco dum kaj ekster la programo. Bad Salzuflen situas ĉe la fervoja linio Herford-Himmighausen. Regule trafikas elektraj motorvagonaroj de Eurobahn inter Herford kaj Paderborn kun halto i.a. en Lage (Lippe). Kiu volas veni aŭtomobile trovas la indikojn al Bad Salzuflen ĉe elveturejo 29 de la aŭtoŝoseo A2.

programo

sabato
ekde la 10a horo
Bonvenon/kafo/teo

11a ĝis 13a horo
komuna kunveno kun la landa asocio REVELO

je la 13:30a horo
tagmanĝo en la hotelo
(Kostoj ĉ 12,00 - 19,00 €, aliĝo necesa)

15a ĝis 16:30a horo
promenado tra Salzuflen kun salkuracejo kaj kuracparko
 
17:30a ĝis 19:30a
vespermanĝo en restaŭracio
 
Bv. aliĝi ĝis la 15.09.2023 kun la indiko, ĉu vi partoprenos kaj ĉu vi deziras manĝi aŭ partopreni la urbogvidadon. Pliaj informoj kaj aliĝo ĉe Andreas Diemel.

📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj