Lunde ĉe Viktoriaparko: Demenco kaj Kohereco
19:30 - 21:30 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Prelego de d-rino Encarna Teruel

Loka

Lunde ĉe Viktoriaparko signifas renkontiĝo ĉiun unuan lundon en la monato je 19h30 en Esperanto-butiko (Esperanto-Laden) en Katzbachstraße 25 (urboparto Friedrichshain-Kreuzberg). Tie alireblas la biblioteko de Esperanto-Ligo Berlino-Brandenburgio. Katzbachstraße en Kreuzberg situas rande de Viktoriaparko kaj Willy-Kressmann-Stadiono. Trafikiloj: Metrolinio 6, Buslinio 248 Platz der Luftbrücke, Buslinioj 104 kaj 140 Dudenstraße/Katzbachstraße.

D-rino Teruel mallonge resumos la anatomion kaj cerban patologion de demenco – speciale de Alchejmero (Alzheimer). Ŝi respondas la demandojn: Kio favoras aŭ malfavoras la aperon de demenco? Kio estas „kogna rezervo“ kaj „neŭrala adaptado“. Ĉu vere ekzistas efikaj medikamentoj? Ĉu oni individue povas kontribui al la kogna kaj emocia sano. Ĉu esperantistoj kun avantaĝo???
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉