🖥 IREA Okazigas: Origamio kaj Esperanto: ĉu eblas dialogo kaj kunlaboro? Atelieroj kaj prelegetoj pri origamio de Larysa Osadchuk (Asocio "Animado Kreado Kulturo Origamio")
17:30 - 19:00
Etc/UTC
Elekti horzonon
Ateliero-5: Origamumi estas simpla.

Internacia

Ateliero -5: Origamumi estas simple. Ĝojiga "rehabilitado" post la faldado de lasta "malfacila" baza formo "rano".

Ni faros kelkajn simplajn modelojn, kiuj ĉarmos kaj amuzos vin, rememorigante ke origamio estas festo kaj ne malfacila kaprompaĵo.

En la atelieroj kaj prelegetoj de Larysa Osadchuk (Asocio "Animado Kreado Kulturo Origamio") ni volas prezenti origamion kiel nevortan universalan lingvon, kiu faciligas la komunikadon, kaj ni volas trovi, en dialogo kun esperantistoj, ĝian aplikon por disvastigi Esperanton. Ni ankaŭ montros ke origamio ne estas nur la malnova japana arto por krei modelojn el papera kvadrato sen gluo kaj tondilo, sed nuntempe fruktodona scienco kaj tekniko, kiu estas uzata en diversaj kampoj: en matematiko, inĝeniera arto, arkitekturo, dezajnado, pedagogio kaj art-terapio. 
Ĉiufoje ni faldos 2-3 interesajn modelojn rilate al la temo de la ateliero. Origamio iĝas pli kaj pli atentokapta ŝatokupo por ĉiuj en la mondo, sendepende de aĝo aŭ profesio; ĝi paroligas homojn kaj kreas etoson de konfido kaj ĝojo.

Origamio – «Festo, kiu estas ĉiam kun vi». Aliĝu!

Korajn dankojn al Carlos Oliveira, esperantisto kaj origamiisto el Brazilo, por la belega afiŝo kaj al Alain Delmotte, esperantisto kaj origamiisto el Francio, por teknika helpo. 
 
La ateliero daŭros ekde la 19.30 ĝis la 21.00 (laŭ la horzono de Francio, t.e. UTC+2) ĉi dimanĉon, 13.09.2020
 
 Jen la ligilo por la virtuala ateliero de origamio:
Kunven-identigilo (Meeting ID): 854 0023 7948
Pasvorto (Password): la nomo de nia kara kaj komuna lingvo per minuskloj
 
Korajn dankojn al Carlos Oliveira, esperantisto kaj origamiisto el Brazilo, por la belega afiŝo kaj al Alain Delmotte, esperantisto kaj origamiisto el Francio, por teknika helpo. 
Koran dankon al Karlo pro belega afiŝo.  
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.espero.ir
info(ĉe)espero.ir

Interesiĝintoj

Administranto